Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 842 (2019-12-30)
Kongresa rezolucio de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)

De la 21-a ĝis la 27-a de decembro 2019 okazis en Bujumbura, Burundo, la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA en kiu partoprenis 135 geesperantistoj el 9 landoj (Belgio, Burundo, DR Kongo, Italio, Kameruno, Madagaskaro, Tanzanio, Svislando kaj Togolando). La kongresa temo estis: VERDIGO DE LA KONTINENTO AFRIKO. Post diskutoj, ni alvenas al la jena rezolucio:

1- La Afrika komisiono verku kaj disponigu al la afrikaj esperantistoj modelon de efika varbmetodo. Tiun efikan varbmetodon landaj asocioj kaj kluboj traduku al respektivaj lokaj lingvoj por informado.


2- Afrikaj esperantistoj dediĉu sian tempon kaj energion por plifortigi la varbadon kaj la instruadon de la internacia lingvo.


3- La Afrika Komisiono helpu al lokaj, landaj kaj regionaj organizoj okazigi Esperanto-eventojn.


4- Afrikaj esperantistoj uzu Esperantajn vortojn por nomi siajn projektojn.


5- Afrikaj esperantistoj organizu/partoprenu lokajn lingvofestivalojn/konkursojn.


6- Afrikaj esperantistoj strebu starigi movadon en landoj sen Esperanto-movado.


7- Afrikaj esperantistoj varbu simpatiantojn de Esperanto tiel ke ili fariĝu amikoj de Esperanto.


8- Rilate al UK en Afriko, la kongresanoj aprezis la ideon okazigi UK-n en Afriko por la unua fojo en la horizonto de 2023. Por sukcesi, la kongresanoj petas al la Afrika Komisiono de UEA helpi du landojn respektive en orienta Afriko kaj okcidenta Afriko pretigi klarajn invitproponojn al UEA.


9- La kongresanoj kuraĝigas afrikajn esperantistojn inviti aliajn internaciajn Esperanto-eventojn en la horizonto de 2023, por pli faciligi al afrikanoj partopreni plurajn Esperanto-eventojn.


10- La AMO-seminario estas grava kaj necesa programo por plifortigi la movadon en Afriko. La AMO-seminario okazu almenaŭ unu fojon jare en Afriko kaj estu pritraktitaj (aldone al la programo) kiel subtemoj: lertigado pri verkado de gazetaraj komunikoj, libroverkado, filmfarado, fotado, muziko, ktp.


11- La Afrika Komisiono kaj la estrarano de UEA en Afriko partoprenu en lokaj, landaj, regionaj kaj kontinentaj lingvaj renkontiĝoj.


12- Diverseco de opinioj kaj kulturoj estas bona atuto por la movado. Afrikanoj harmonie kunlaboru por progresigi la movadon sen konsideri niajn personajn konvinkojn.


13- La Afrika Komisiono instigu afrikajn esperantistojn aliĝi al UEA, regule legi la revuon Esperanto kaj la gazetarajn komunikojn kaj partopreni en konkursoj.


Farita en Buĵumburo, la 26-an de decembro 2019


La 7-a Afrika Kongreso de Esperanto

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis TAKEUTI Yosikazu
Gazetaraj Komunikoj n-ro 213 (2005-09-01)

Kongresa rezolucio de UK-87
Gazetaraj Komunikoj n-ro 156 (2002-08-12)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021