[Bv. lasi vian opinion pri ĉi-tiu Gazetara
Komuniko kaj aliaj ĉe: https://forumo.uea.org/diskutado/forumo/53-gazetaraj-komunikoj/]
La 20-a de novembro estos grava tago: en tiu tago en 1959, do
antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek
jarojn poste, en 1989, la Ĝenerala Asembleo akceptis la Konvencion pri la
Rajtoj de la Infano.
La koincido de la tago kaj monato ne estis
hazardo: jam en 1954 la Ĝenerala Asembleo nomis la 20-an de novembro
Universala Tago de la Infano. Ĝi celis antaŭenigi internacian
solidarecon, konsciiĝon inter infanoj tutmonde kaj plifortigon de la
bonfarto de infanoj. La Deklaracio de 1959 estis produkto de tiu konsciigo
– kaj same la Konvencio de 1989.
Jam en 1946 Unuiĝintaj
Nacioj starigis UNICEF, kiel Fonduson de UN por helpi infanojn suferintajn
pro la Dua Mondmilito. En postaj jaroj ĝia mandato plivastiĝis, kaj en
1953 ĝi fariĝis konstanta branĉo de UN sub la ĝenerala egido de la
Ekonomia kaj Socia Konsilio, kaj kun respondeco pri vasta gamo de agado por
protekti la interesojn de infanoj kaj patrinoj. Ĝia jara raporto La Stato
de la Infanoj de la Mondo fariĝis gvidilo por UN-agado sur tiu ĉi tereno.
La 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo, akceptitaj de UN en la jaro 2015 por
fiksi la prioritatojn sur la kampo de evoluigo, donas apartan atenton al
infanoj, ilia sano, ilia eduko kaj ilia bonfarto ĝenerale. Kaj kompreneble
unu el la esencaj interesoj de UNESKO estas la edukado de niaj infanoj.
Gepatroj, instruistoj, flegistoj kaj kuracistoj, registaraj
gvidantoj kaj aktivuloj en la civila socio, religiaj kaj komunumaj
eminentuloj, entreprenistoj kaj informmediaj profesiuloj, kune kun
gejunuloj kaj infanoj mem, povas ludi gravan rolon en taŭga konsciigo pri
la Universala Tago de la Infano en la propraj socioj, komunumoj kaj
nacioj.
Kaj esperantistoj, kiuj ligas homojn trans naciaj kaj
generaciaj limoj, povas aparte atentigi pri la situacio de infanoj tra la
mondo per interveno ĉe la supre menciitaj personoj. Ili ankaŭ povas fari
tute personajn kaj modestajn agojn – danki instruiston, fari ion
specialan por infano, doni monon por helpi infanojn, volontuli. Vi elektu
– sed faru ion! Kaj faru vian eblon konsciigi la homojn pri la stato
de la infanoj de la mondo – kaj konstrui mondon indan je la esperoj
de niaj plej junaj civitanoj.
Pludonu la mesaĝon, per sociaj
medioj, per viaj personaj geamikoj esperantistaj kaj neesperantistaj, per
leteroj en la gazetaro. Kaj memoru diri “Dankon” ĉi-tage al
almenaŭ unu instruisto aŭ alia profesiulo kiu okupiĝas pri infanoj!
Por trovi pliajn ideojn kaj informojn, turnu vin al www.unicef.org/world-childrens-day
La teamo de UEA ĉe UN
novembro 2019
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1028 (2022-03-07)
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)
Informo de la Elekta Komisiono al membroj de UEA: elektoj en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1013 (2022-01-27)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1010 (2022-01-21)