[Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj
lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj
komunikiloj. Dankon!]
Okaze de la Tago de Unuiĝintaj
Nacioj 2019, la mondo frontas defiojn daŭre kreskantajn – ekde la
klimata krizo ĝis la daŭra kaj eĉ intensiĝanta malpaco en multaj
mondopartoj. Kaj Unuiĝintaj Nacioj mem estas minacata de financa krizo
kaŭzita de la rezisto de multaj membraj ŝtatoj al ĝustatempa kaj plena
pagado de siaj porcioj de la kostoj.
Se iam estis tempo kiam la
popoloj de la tuta mondo alpaŝu Unuiĝintajn Naciojn por esprimi sian
apogon, tiu tempo estas hodiaŭ.
Jam de la komenco de
Unuiĝintaj Nacioj, nia Asocio, la Universala Esperanto-Asocio, ĉiam
subtenis ĝiajn celojn kaj idealojn. Jam de la jaro 1954, do de 65 jaroj,
nia Asocio ĝuas konsultajn rilatojn kun UNESKO; kaj jam de la jaro 1950 ni
komencis dialogon kun Unuiĝintaj Nacioj kiu poste kondukis al formalaj
rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Ni senlace laboras inter niaj
membroj kaj la membroj senlace laboras
inter la publiko en pli ol cent
landoj, por disvastigi informojn pri UN kaj trovi kampojn kie ni povas kune
labori. La klopodo vivteni kaj funkciigi la sistemon de UN havas la saman
idean bazon kiel nia klopodo disvastigi Esperanton, nome krei harmonian,
pacan kaj egalecan rilaton inter ĉiuj homoj, de ĉiuj sociaj fonoj, cele
al vera kaj kompleta interkompreniĝo.
Ni promesas, ke ni restos
plene dediĉitaj al Unuiĝintaj Nacioj kaj daŭros aktive laboradi por
konsciigi homojn pri la graveco de toleremo, diverseco kaj solidaro kiel
vojoj por teni pacon kaj por kontribui al vere libera kaj emancipita socio,
kie regu amikeco kaj respekto inter ĉiuj homoj kaj popoloj.
Ni
taksas esenca la rilatadon de UN kun instancoj de la civila socio, ĉar
grupoj de la civila socio kapablas rekte rilati kun homoj kaj tiel efektive
disvastigi la valorojn de UN. Ni konscias, ke UN ne kapablas atingi siajn
altajn celojn nek plenumi siajn specifajn programojn sen la aktiva
kunlaboro de ni ĉiuj en spirito de egaleco kaj reciproka respekto.
En la jaro 2020, nia Universala Kongreso de Esperanto (Montrealo,
Kanado, 1-8 aŭgusto) estos aparte dediĉita al festado de la 75-jara
jubileo de Unuiĝintaj Nacioj. Ni alvokas al nia membraro kaj al ĉiuj
Esperanto-asocioj kunlabori por ankoraŭ pli vaste informadi pri UN kaj
ĝia graveco por la monda paco, kaj aliĝi al ĝiaj programoj kaj iniciatoj
kiam kaj kie eble, ekzemple pere de naciaj UN-Asocioj. Ni petas, ke ili
venu amase al Montrealo por kunfesti la atingojn de UN kaj ke jam nun ili
disvastigu tiun ĉi mesaĝon en la propraj medioj kaj inter la publiko.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1028 (2022-03-07)
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)
Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1012 (2022-01-24)
Staĝado ĉe Unuiĝintaj Nacioj: informo de la Novjorka Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1011 (2022-01-23)