Jam la sesan sinsekvan jaron UEA disdonas subvenciojn el la Biblioteka
Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata
Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj,
kiuj ne ricevas ŝtatajn, urbajn aŭ aliajn movadajn subvenciojn.
La fondaĵo estis starigita en 2014 de komenca kapitalo (20000 USD)
donacita de la familio Bachrich memore al Johano kaj Maria, venezuelaj
esperantistoj forpasintaj en 2005 kaj 2011 respektive. Per la subvencio
eblas aĉeti librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA.
En 2018 estis disdonitaj entute 1619 eŭroj al 15 bibliotekoj en Eŭropo,
Suda Ameriko kaj Afriko.
Por plenigi vian subvencipeton, bonvolu
indiki klare la nomon, poŝtan adreson kaj detalan priskribon de la
biblioteko. Akiru kopion de la tabelo "Materialoj
aĉetotaj de la suvencipetanto" kaj uzu ĝin por via mendo, kiu nepre
devas inkluzivi la titolon, la kvanton kaj la prezon de ĉiu individua
mendotaĵo, kiel ili aperas en la reta katalogo de la Libroservo de UEA. Alkroĉu la
plenigitan tabelon al via subvencipeta mesaĝo. Nur ĝuste plenigitaj
enketiloj estos prijuĝitaj de la skipo disdononta la subvencion nome de
UEA.
La petoj atingu la respondeculojn ĝis la 15-a de novembro
2019 retpoŝte al
Okaze de duboj pri la pretigo de subvencipeto, bv. ne heziti kontakti la
respondeculojn ĉe la supre indikitaj retadresoj.
Biblioteka Apogo Bachrich 2021: limdato prokrastita al la 31-a de julio 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 963 (2021-07-04)
Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 931 (2021-02-22)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)
Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)