La estraro de UEA alvokas ĉiujn afrikajn
aktivulojn kandidatiĝi por la oficperiodo 2019-2022 de la Afrika Komisiono
de UEA kaj konsilantaro.
La Afrika Komisiono de UEA estas
laborgrupo de reprezentantoj de UEA en Afriko, kaj ĝi rolas kiel
konsilanta grupo kaj ponto al la estraro de UEA por afrikaj
Esperanto-asocioj, kluboj kaj unuopuloj, kaj inverse. Ĝi proponas
agadplanon plenan je strategioj por disvastigi kaj plifortigi la movadon en
Afriko, aparte en afrikaj landoj, kie ankoraŭ ne estas organizita
Esperanto-movado.
Ĝi elektas inter si kunordiganton,
vickunordiganton kaj sekretarion. Specifaj komisionanoj okupiĝas pri la
taskoj : instruado, eksteraj rilatoj, rilatoj kun afrikaj asocioj kaj
grupoj, landa, virina kaj junulara agado, informado kaj turismo en
Afriko.
Kandidatoj al la Afrika Komisiono devas regule uzi
interreton, esti en konstanta kontakto pri siaj agadoj kun la estrarano de
UEA respondeca pri Afriko (Jeremie Sabiyumva) kaj esti pretaj kunlabori kun
ĉiuj aliaj membroj pere de la oficialaj kanaloj de la komisiono, kontribui
al la revuo Esperanto kaj al la bulteno Esperanto en Afriko.
La
laboro de la komisiono estas volontula (do sen salajroj aŭ
antaŭkompensoj). La kandidatoj devas disponi la bezonatan tempon kaj
rimedojn por plenumi la taskojn. En esceptaj kazoj UEA konsideros
disponigon de rimedoj al komisionanoj por interreta aliro.
Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al
Jeremie Sabiyumva <
jerrybs21@.spamaĵo?gmail.com> ĝis la 6-a de septembro 2019
kun vivresumo, motiviga letero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus
transpreni en la komisiono. Se vi volas rekomendi taŭgajn kandidatojn,
interkonsentu pri ilia kandidatiĝo aŭ sendu mesaĝon rekomendante
kontakton kun la koncerna aktivulo.