Universala Esperanto-Asocio
salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la
Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-a de aŭgusto 2019.
Inter la fundamentaj celoj de
nia Asocio estas la konservado kaj protektado de lingva diverseco –
demando aparte notinda en tiu ĉi Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Ni
kredas je la graveco de lingva egaleco kaj la rekono de la homaj rajtoj
ligitaj al tia egaleco.
La temo de la ĉi-jara
Universala Kongreso de Esperanto (20-27 julio 2019), kiu kunvenis en
Lahtio, Finnlando, kun partopreno de preskaŭ mil kongresanoj el pli ol
kvindek landoj, estis “Vivanta naturo, floranta kulturo”. En
sia fina rezolucio la Kongreso substrekis la rilaton inter daŭripova
natura medio unuflanke kaj daŭripova kultura diverseco aliflanke. Ĝi
atentigis ankaŭ pri la fakto, ke la urbo Lahtio estis nomita la Verda
Ĉefurbo de Eŭropo en la jaro 2021.
La Kongreso dediĉis apartan
atenton al la laboro de la nordiaj nacioj en konservado de kultura kaj
lingva diverseco inter siaj indiĝenaj popoloj kaj al la aparta agado de
Finnlando tiurilate, proponante ĝin kiel modelon en la klopodoj konservi
lingvan kaj kulturan pluralismon.
Universala Esperanto-Asocio
fieras pri sia laboro en tiu ĉi Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj kaj
alvokas al ĉiuj landoj de la mondo flegi diversecon de kulturoj kaj
lingvoj. Ĝi laŭdas la agadon de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko ĉi-kampe
kaj promesas sian subtenon kaj kunlaboron.