La 15-an de junio 2019 forpasis 97-jara D-ro Josef Kavka,
sciencisto, geologo-petrologo, honora membro de ĈEA, UEA kaj ISAE,
multjara redaktoro de Scienca Revuo kaj Geologio Internacia, aŭtoro de
multaj fakaj artikoloj esperantlingvaj kaj ĉeĥlingvaj.
Li
naskiĝis la 25-an de aprilo 1922 en Hořovice kaj jam de infanaĝo aŭdis
Esperanton de sia patro. Li esperantistiĝis en 1948 kaj en 1949 gvidis
rondeton de gelernantoj en Duchcov. Li studis pedagogian kaj
geologian-geografian fakultatojn de Karola Universitato en Prago. Profesie
li estis petrologo, profesoro en ministaj mezlernejoj en Duchcov, Prago kaj
Kladno. Li verkis lernolibron pri geologio por mezlernejanoj.
Li
estas aŭtoro de preskaŭ tri cent artikoloj plejparte sciencaj, sed ankaŭ
popularsciencaj kaj prilingvaj kaj aparte pri Esperanta terminologio.
Neniam li forgesis en siaj nacilingvaj verkoj aludi la rolon de Esperanto
por la koncerna esploro. Inter 1961 kaj 1973 li estis landa delegito de
ISAE, en 1965 li fondis Geologian Sekcion de ISAE kaj la almanakon
Geologio Internacia, kiun li redaktis tra ok volumoj
(1967-1990). De 1971 ĝis 1980 ĝenerala sekretario de ISAE, ekde 1978 ĝis
1987 li altnivele redaktis la organon de ISAE Scienca
Revuo. En la jaro 1964 la faka publikaĵo de Karola Universitato
en Prago „Acta Universitatis Carolinae (Geologica)” unuafoje en
la historio aperigis sciencan tekston en Esperanto, la studon de d-ro Josef
Kavka: „Al la difino, klasado kaj nomenklaturo de la fonolitecaj
vulkanrokoj”; kun resumoj en la ĉeĥa, germana kaj hungara
lingvoj.
En 1971 la eldonejo Kartografie eldonis
Poŝatlaso de la mondo, por kiu d-ro Josef Kavka
esperantigis la mapojn kaj d-ro Tomáš Pumpr la tekstojn. Pri la
geografia nomenklaturo en Esperanto ili aperigis ampleksan studon en
Scienca Revuo en 1972.
En 1995 aperis lia verko Ĉu
leŭcito en Bohemio?, kiun eldonis KAVAPECH, same kiel en 1996
Kontribue al PIV – Homonimoj en Esperanto.
Konserviĝis son-intervjuo kun d-ro Kavka ĉe Ĉina Radio Internacia: http://esperanto.cri.cn/641/2009/10/21/1s104365.htm
Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)
Proponu kontribuojn por la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo de la 107-a UK en Montrealo 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1017 (2022-02-07)
Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)
IRIS, Scienca Agado kaj Faka Forumo (4-a kaj 11-a de aprilo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 941 (2021-04-02)
Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)