La Elekta Komisiono de UEA serĉas kandidatojn por la Estraro de
UEA kaj por la postenoj de Komitatano C,
Komitata revizianto kaj por la Komisiono pri
Financo.
La Elektoj okazos dum la 104-a Universala
Kongreso en Lahtio kaj la elektitoj oficos ekde sia elektiĝo ĝis la
Universala Kongreso en 2022.
Postenoj
Estraro
La Estraro respondecas, sub gvido de
la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio kaj estas la ĉefa
plenumorgano de la asocio.
Ĝi konsistas el
Prezidanto, unu aŭ du Vicprezidantoj,
Ĝenerala Sekretario kaj du ĝis kvin pliaj estraranoj.
La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj
nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron
kaj la Universalajn Kongresojn. Por la posteno de prezidanto, kandidatiĝis
samideanoj Duncan CHARTERS, Fernando MAIA kaj Adalberto SOCZÓWKA (la
kandidatiĝo de ĉi-lasta, tamen ne ricevis ankoraŭ komitatajn
subtenojn).
La Vicprezidantoj laŭbezone anstataŭas
la Prezidanton.
La Ĝenerala Sekretario zorgas pri la
efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro kaj respondecas
pri la kontaktoj kun la Komitato.
Krome ĉiu estrarano havas
plurajn estrarajn fakojn. La nunaj fakoj estas la
jenaj:
Administrado (respondeco de la Ĝenerala
Sekretario), Afriko, Aktivula Maturigo, Amikoj de Esperanto, Azio,
Centra Oficejo, Eksteraj Rilatoj, Esperanto-Centroj, Esploro kaj
Dokumentado, Eŭropa Agado, Faka kaj Scienca Agado, Financoj, Forumo,
Ĝemelaj Urboj, Informado, Instruado, Jaro de la Lernanto
(malaktuala), Kongresoj, Kulturo, Kunordigo (respondeco de la
Prezidanto), Meza Oriento kaj Norda Afriko, Rilatoj kun
Membro-Organizoj, Revuo Esperanto, Statuta Reformo, Strategio,
Terminologio, Unesko-Kuriero
Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de
homoj kun sperto kaj/aŭ interesiĝo pri iuj estraraj laborkampoj. Aliaj
dezirindaj kvalitoj de la kandidatoj estas sperto en gvidado de volontula
organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco.
Krome la nova estrarano estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon
dufoje monate kaj vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsido okazonta en la
unua duono de 2020.
Komitatano C
Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj, la komitatanoj A
(reprezenantoj de landaj asocio, fakaj asocioj kaj TEJO) kaj B
(reprezentantoj de la individuaj membroj) povas kompletigi la Komitaton,
elektante pliajn komitatanojn per sekreta voĉdono ĝis la kvarono de sia
propra nombro. Tiuj estas la Komitatanoj C.
Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kies sperto povas grave
kontribui al laboro de la Komitato.
La kandidatoj prefere partoprenu
la komitatkunsidon dum la Universalaj Kongresoj.
Komitataj reviziantoj
La Komitataj
reviziantoj ekzamenas ĉiujare la librotenadon kaj la administran
laboron kaj raportas al la Estraro kaj al la Komitato. La minimuma nombro
da reviziantoj estas du.
Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de
homoj spertaj pri financa administrado kaj kontkontrolado kiuj povu facile
viziti la Centran Oficejon.
Komisiono pri
Financo
La Komisiono pri Financo konsistas
el minimume 3 kaj maksimume 5 individuaj membroj (el kiuj unu nomumita de
TEJO). Ĝi konsilas al la Komitato, la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro
pri la buĝeto kaj aliaj financaj aferoj de la Asocio.
Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kun sperto kaj interesiĝo pri
financo kaj buĝetado. Aliaj dezirindaj kvalitoj de la kandidatoj estas
sperto en financoj specife de volontula organizo kaj sperto en la
Esperanto-movado.
La Komisiono pri Financo kunsidas minimume
trifoje en ĉiu administra jaro kun la Ĝenerala Direktoro kaj la estrarano
pri financo.
Kondiĉoj
Ĉiuj
kandidatoj devas esti oficiale proponitaj de almenaŭ du komitatanoj de
malsamaj landoj. Se oni ankoraŭ ne havas proponantan komitatanon, oni
tamen ne hezitu jam kontakti la Elektan Komisionon.
Ĉiuj kandidatoj
devas esti individuaj membroj de UEA.
Por esti elektita kiel
estrarano de UEA aŭ kiel komitata revizianto, oni devas unue elektiĝi
kiel komitatano. Komitatano ne rajtas esti salajrata oficisto de UEA kaj
devas esti individua membro de UEA jam du jarojn antaŭ la elektoj.
Kontakto
Por kandidatiĝi, sendu
mesaĝon al
Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun
membron sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al
Se vi havas demandojn pri la
elektoj, sendu mesaĝon al
La Elekta Komisiono
Michael Boris MANDIROLA, Guy MATTE,
Ileana SCHRØDER kaj Dietrich Michael WEIDMANN
Informo de la Elekta Komisiono al membroj de UEA: elektoj en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1013 (2022-01-27)
Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 991 (2021-10-23)
Ok kandidatoj en elekto de kvin komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 791 (2019-03-31)
Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 766 (2018-11-19)
Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 608 (2016-03-04)