Kun granda ĝojo UEA informas, ke la retejo Eventa Servo (eventaservo.org/) fariĝis nova servo de la Asocio.Eventa Servo (ES) estas retejo kreita de la brazilano Fernando Ŝajani, kun moderna plurrimeda sistemo por listigi Esperanto-eventojn tutmonde. La celo de ES estas ebligi al Esperantistoj scii, kio okazas en Esperantio, kaj samtempe diskonigi siajn proprajn eventojn - memstare, sen interveno de ajna sistema prizorganto. La akiro por UEA estis frukto de interkonsentoj inter Fernando Ŝajani, mem donacanto de la servo, kaj la estrarano Fernando Maia Jr., kadre de lia agado pri Kongresoj.
Per sia sperto pri programado Fernando Ŝajani tute originale kreis la sistemon, kaj de nun UEA rajtas uzi la nomon de la servo kaj evoluigi ĝin kiel sian propran posedaĵon. Grupo de programistoj gvidita de Ŝajani mem estis oficiale komisiita por prizorgi kaj evoluigi la sistemon. Ĝia programkodo estas libera kaj disponebla ĉe github.com/eventaservo laŭ la permesilo AGPL-3.0.
Ĉiuj homoj rajtas uzi la servon senpage. Malgraŭ tio, kelkaj kostoj estas, eĉ se malgrandaj. Laŭ sia nuna stato ES postulas pagon de domajna nomo (12 USD jare) kaj servilo (po 5 EŬR monate). Danke al amikaj donacantoj, jam estas rimedoj por teni la servon ĝis oktobro 2020, tute senkoste al UEA. Dum tiu periodo la komisiita grupo esploros opciojn por plene daŭripovigi la servon. Se ankaŭ vi emas donaci por ES, kontaktu la estraranon Fernando Maia Jr. per la retadreso
"Eventa Servo estas tio, kion mi atendas de monda organizo", substrekis la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, dum la laboroj pri la akiro de la servo. La kreinto de ES, Fernando Ŝajani, deklaris, ke li "komprenas Esperanton kiel ilon por pacigi kaj interfratigi la homaron" kaj "esperas, ke per UEA Eventa Servo povas kreskigi la Esperantan movadon monde, kun ama, paca kaj frateca sento".
La 50-a Malferma Tago de UEA (eventaservo.org/eventoj/kBr2GFu9wWrKFWxU) samkiel la 104-a Universala Kongreso (eventaservo.org/eventoj/eP4qn7QlCYuyLysl) jam estas en Eventa Servo. UEA instigas ĉiujn Esperantistojn registriĝi en la retejo kaj disvastigi siajn eventojn.
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1026 (2022-03-05)
Vortoj: UEA partneras en nova EU-projekto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1014 (2022-02-03)
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)
VERDEN: nova EU-projekto pri daŭripoveco kaj transporto, kunordigata de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 998 (2021-11-25)