En februaro 2019 UEA mesaĝe gratulis Uneskon kaj UN pro ties kreskanta atento al lingva diverseco, kaj emfazis, ke oni ankoraŭ ne dediĉas sufiĉan atenton al la demando de lingvaj justeco kaj egaleco, kaj instigis Uneskon kaj UN doni pli da atento al lingva justeco sur ĉiuj terenoj kaj tute aparte en klerigado.
Nun la januaro-marta numero de Unesko-Kuriero en
Esperanto estas oficiale publikigita ĉe la Unesko-retejo (https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000366654_epo),
la UEA-retejo (https://uea.org/revuoj/unesko_kuriero)
kaj la retejo de la Kuriero (http://kuriero.esperas.info/).
Ankaŭ la papera versio estas samtempe publikigita. La sona versio kaj la
KD-versio por blinduloj, kiuj parolas Esperanton, estas produktataj.
Tiu ĉi numero de la Kuriero grave kontribuas al la mondskalaj
klopodoj por dediĉi pli grandan atenton al la lingvoj de la indiĝenaj
popoloj. Ĝi estas valora aldonaĵo al la verko publikigita en 2018 de
Unesko kaj Cambridge University Press, titolita Indigenous
Knowledge for Climate Change Assessment and Adaptation (Indiĝenaj
scioj por taksado de la klimatŝanĝo kaj adaptiĝo al ĝi), kiu reliefigas
la esencon de la indiĝenaj scioj por alfronti novajn tutmondajn
defiojn.
Por la indiĝenaj popoloj, la lingvo estas ne nur marko
de identeco kaj aparteno al la grupo, sed ankaŭ kun¬portanto de ĝiaj
praaj valoroj. Ili estas la teksaĵo de la sciaroj, danke al kiuj
indiĝenoj identiĝas kun la tero-sciaroj, kiuj montriĝas esencaj por ilia
pluvivado. La estonteco de ilia junularo dependas de tio.
UEA
alvokas al landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-organizoj aŭ grupoj kaj
Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo kontribui al la Internacia Jaro de
Indiĝenaj Lingvoj en siaj landoj kaj regionoj per diversaj manieroj:
- Traduku artikolojn el la Kuriero al
viaj naciaj lingvoj, kaj publikigu ilin, se viaj gepatraj lingvoj ne estas
tiuj de UN;
- Okazigu kursojn de
Unesko-Kuriero aŭ de Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj en
viaj regionoj;
- Okazigu forumojn, seminariojn pri
Unesko-Kuriero aŭ pri la Internacia Jaro de Indiĝenaj
Lingvoj;
- Kreu rubrikojn de Unesko-Kuriero
sur la retpaĝoj de viaj landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-asocioj;
-
Publikigu retan ligilon de Unesko-Kuriero kaj la
kovrilajn bildojn de la Kuriero en viaj blogoj, fejsbukaj kaj
tviteraj paĝoj ktp, por montri al la publiko la valoron de Unesko kaj la
utilecon de la internacia lingvo Esperanto;
- Aliĝu al nia
Esperanto-Teamo
La Esperanto-Teamo de Unesko-Kuriero
jam havas ĉirkaŭ 70 volontulajn membrojn el 30 landoj sur 5 kontinentoj
por realigi la projekton "Disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko"
per eldono kaj disvastigo de Unesko-Kuriero. Tamen UEA preferas,
ke pli da Esperanto-parolantoj havu ŝancon kontribui al tradukado,
provlegado, voĉlegado, trejnado, produktado, financado kaj disvastigado de
la Kuriero. Interesiĝantoj bv kontakti la redaktoron kaj
kunordiganton Trezoro Huang Yinbao <
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1028 (2022-03-07)
Programo “Ni semas” nun kunordigata de la Afrika Komisiono: subvencipetoj ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1025 (2022-03-04)
Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1022 (2022-02-20)
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)