Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 792 (2019-04-05)
Nova video-listo ĉe la jutuba kanalo de UEA montras, kiom mojosa estas la UK

UEA aldonis al sia kanalo ĉe Jutubo la diversajn filmetojn pri la 103-a UK de Lisbono, faritajn de invititaj filmistoj al la kongreso. La kanalo alireblas per https://www.youtube.com/user/UEAviva. Se oni ankoraŭ ne abonis la kanalon, UEA kore invitas al abono per klako sur la tiucela butono ĉe Jutubo.

Uverturas la novan liston la altkvalita 14-minuta filmo de Rogener Pavinski, kiu montras ĝeneralajn aspektojn de la evento kaj de la kongresurbo Lisbono. La filmeto jam havas subtekstojn en ses lingvoj, kio igas ĝin taŭga por prezenti ankaŭ al ne-esperantistoj kaj por uzo dum lecionoj kaj memlernado por komencantoj. UEA kuraĝigas kaj instruistojn uzi ĝin en siaj lecionoj kaj tradukantojn traduki la subtekstojn ankaŭ en sian gepatran lingvon. Por la traduka kontribuo bonvolu rekte kontakti la filmiston per <rogener@.spamaĵo?pavinski.com>.

Sekvas en la listo la impona serio de 24 filmetoj fare de Ciro Gomes de Freitas, kun pluraj intervjuoj kaj pri diversaj programeroj de la kongreso. La serio entute jam estas preskaŭ 5 horojn longa! Kaj novaj eroj plu aldoniĝas.

Finas la liston la profesie ĵurnalismaj 10 filmetoj de Nelida Weidmann-González-Fonseca por SvisRaporto, kiu faris laŭtagajn raportojn kaj aparte prezentis interesajn momentojn de la UK. Spekteblas en ili pluraj mojosaj eroj de la Universala Kongreso 2018.

UEA kore dankas la filmistojn, kiuj registris tiujn belajn momentojn de nia kongreso en formo de vera dokumento, inform- kaj historivalora, por ke ĉiuj povu konatiĝi kun nia plej grava Esperanto-evento. La samaj klopodoj estos por la 104-a UK en Lahtio, Finnlando. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, vi povas tion fari per la reta aliĝilo al la UK: https://www.uea.org/kongresoj/alighilo. Se vi volas kontribui por ke la 104-a UK havu pli da ebloj tiel labori per la plej bonaj teknikaj rimedoj, via donaco bonvenas al la Fondaĵo "Kulturo": https://uea.org/alighoj/donacoj/donaco.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021