La Estraro de UEA elektis Olgan Ŝiliaeva kiel reĝisoron de la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio (20-27 de julio 2019). La temo de la 104-a UK estas "Vivanta naturo, floranta kulturo".
Olga estis elektita interalie pro sia faka scio pri la rilatoj inter natura kaj lingva diversecoj, kongrua kono por laboroj ĉirkaŭ la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, kiel deklarite de UNESKO. Laŭ profesio Olga estas ekonomikisto kaj universitata instruistino en Rusio. En la movado ŝi estis komisiito de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado, verkis kaj tradukis en Esperanto pri Ekonomiko kaj aliaj fakoj kaj laboris ankaŭ por la kultura kampo: en pluraj eventoj ŝi organizis lingvajn kaj poeziajn programerojn kaj gvidis intru- kaj trejnsesiojn; en 2013 ŝi estis premiita en la filmkonkurso Esperanto-125 kaj en 2014 en la filmkonkurso Teo kaj Amo, de kiu fine ŝi fariĝis kunorganizanto. La reĝisoro de la kongresa temo planas ĝian traktadon dum la UK kaj eventuale serĉas kontribuontojn. Komentojn, ideojn kaj proponojn pri la traktado de la temo oni povos sendi al Olga per la retadresolelka_shilyaeva @ .spamaĵo?mail.ru.
Pli pri la kongresa temo oni vd. la Gazetaran Komunikon de UEA n-ro 764 (2018-11-02): uea.org/gk/764a1.
Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104-a UK, ne maltrafu la duan favorprezan periodon por pagitaj aliĝoj ĝis la 31-a de marto 2019: https://uea.org/kongresoj/alighilo.
Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1022 (2022-02-20)
105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)
12 elstaraj agantoj premiitaj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 816 (2019-07-29)
Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Lahtio: rektoro kaj programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 795 (2019-04-11)
La 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 793 (2019-04-08)