En julio 2019 okazos elektoj por la nova Estraro de UEA por la periodo 2019-2022.
Tial ke la prezidanta posteno estas kerna en la funkciado de organizo kaj la elekto de prezidanto povas forte influi la engaĝiĝemon de aliaj aktivuloj al la Estraro, la Elekta Komisiono decidis lanĉi pli fruan alvokon por la posteno de prezidanto.
Tial la Elekta Komisiono alvokas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi taŭgajn kandidatojn por iĝi prezidanto de UEA.
La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn.
La elekto okazos dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio.
Kandidato por prezidanteco estu homo kun
Strategia aliro
Elstaraj publikparolaj kapabloj
Diplomatia kaj reprezenta personeco
Sperto en gvidado de volontula organizo
Sperto en la Esperanto-movado
Sperto en konfliktsolvado
Laboremo
Fleksebleco
Scipovo de Esperanto je almenaŭ C1-nivelo.
Tial ke la prezidanto, kiel ĉiuj estraranoj, ankaŭ havas specifajn fakojn, dezirindas ankaŭ konkreta sperto en kelkaj el la laborkampoj de UEA.
Kandidato kiel estrarano de UEA devas esti Komitatano. Se aktivulo volas kandidatiĝi por la Estraro de UEA, tiu devos unue elektiĝi kiel Komitatano de UEA (Komitatano A, B aŭ C).
Kondiĉo por komitataneco estas individua membreco de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.
Kandidato al estraraneco, do ankaŭ al prezidanteco, devas esti proponata de almenaŭ du komitatanoj.
Krome la nova prezidanto estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate kaj vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsido almenaŭ unu fojon dum la jaro.
Por kandidatiĝi kiel prezidanto, sendu mesaĝon al
Sekve malfermiĝos nova alvoko por estraranoj kun pli posta limdato kun indiko pri la jamaj kandidatoj por la prezidanta posteno.
Ankoraŭ eblos kandidatiĝi kiel prezidanto dum la posta malferma alvoko por estraranoj, tamen la Elekta Komisiono rekomendas al la aktivuloj kiuj konsideras kandidatiĝi al la posteno de prezidanto jam anonci sin ĉe la Elekta Komisiono por ke povu pli facile kaj travideble konstruiĝi teamoj ĉirkaŭ ili.
Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al
La Elekta Komisiono
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)
Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)
Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
Afrika Komisiono havas novan kunordiganton: D-ro Elisee Byelongo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 930 (2021-02-10)