UEA ĝojas informi, ke la Dua Bulteno kun proponoj de servoj por la 104-a Universala Kongreso en Lahtio jam estas legebla en la UK-retejo (https://uea.org/kongresoj/2019/Dua_Bulteno) kaj estas havebla ankaŭ pdf-e (https://uea.org/pdf/DuaBulteno2019_malpeza.pdf).
Oni devas mendi la servojn per la reta mendilo, uzebla nur por aliĝintoj al la UK. La mendilo plene funkcias por loĝado, ekskursoj kaj bankedo: https://uea.org/kongresoj/mendilo. Aldone al la servoj ankaŭ funkcias “anonctabulo” por serĉado de kunĉambrano(j).
Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la duan favorprezan periodon por pagitaj aliĝoj ĝis la 31-a de marto 2019: https://uea.org/kongresoj/alighilo. Oni bv. ankaŭ atenti, ke la reta mendilo fermiĝos la 15-an de majo. Laŭ instrukcioj pri la funkciado de la reta mendilo, kiujn la aliĝintoj aparte ricevis detale kaj sekvas ĉi-sube publike reproduktitaj, ĝis la fermo de la reta mendilo kongresanoj rajtas reeniri en la sistemo kiom da fojoj necesas por ŝanĝi mendojn. Pri nuligo de mendoj validas la kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj, laŭ kiuj: malmendoj devas esti skribaj (ankaŭ retmesaĝoj konvenas); por malmendoj faritaj ĝis la 1-a de majo oni rericevos la tutan mendosumon, minus 15 EUR pro la administraj kostoj; kaj ekde la 1-a de majo ne eblos repagoj.
La Dua Bulteno de la 107-a UK, Montrealo, haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1034 (2022-04-20)
Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1026 (2022-03-05)
Proponu kontribuojn por la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo de la 107-a UK en Montrealo 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1017 (2022-02-07)
Lastaj tagoj por plej favorpreze aliĝi al la 107-a UK (ĝis la 31-a de decembro): la LKK speciale invitas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1005 (2021-12-28)
Aliĝilo kaj temo de la 107-a UK (Montrealo): “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 966 (2021-07-19)