Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 781 (2019-01-27)
La decembra numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage

En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas fermanta la jarkolekton 2018.

Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne membras en UEA aŭ ne abonas la revuon, estas invitataj konatiĝi kun ĝia riĉa enhavo: novaĵoj, artikoloj, recenzoj ks. Bonvolu sciigi pri la elŝutebleco al ĉiuj eventualaj interesiĝantoj.

En la numero eblas legi diversajn artikolojn pri la Universala Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Lahtio: konatiĝu kun la kongresurbo, legu pri kie, kiam, kion manĝi en Finnlando.

Krome malkovru kiu memortabulo estis inaŭgurita en Ukrainio, frandu la analizon de la vicprezidanto de UEA: Kiom maluniversalaj ni estas?

Trovu la furorliston de la kongresa libroservo en Lisbono: kiu estis la 2-a plej vendita libro? Legu ankaŭ pri la aliaj gravaj kaj interesaj aferoj!

El Gazetaraj Komunikoj

“Alivorte”, de Marco Lucchesi: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 994 (2021-11-01)

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

“Tiu ĉumalofta sufikso -UM”: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 952 (2021-05-15)

Esperantologio, la faka revuo de CED, bonvenigas recenzojn pri libroj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 923 (2021-01-17)

La akademia revuo Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 917 (2020-11-30)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021