Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 779 (2019-01-24)
Mesaĝo de UEA okaze de la unua Internacia Tago pri Edukado

La 3-an de decembro 2018, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis rezolucion kiu nomis la 24-an de januaro Internacia Tago de Edukado. Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo dediĉita al la antaŭenigo de internacia kompreniĝo kaj informita civitaneco, bonvenigas tiun klopodon substreki la gravecon de edukado – por evoluigo, kiel homa rajto, kaj kiel fundamento de demokrata socio.

Malgraŭ la progreso jam farita depost la akcepto en la jaro 2015 de “bonkvalita edukado por ĉiuj” kiel Celo 4 de la Celoj por Daŭripova Evoluigo, oni taksas, ke 260 milionoj da infanoj kaj gejunuloj restas ekster la eduka sistemo, kaj unu triono de knabinoj kiuj eĉ finas elementan edukadon ne finas aŭ eĉ ne komencas la mezlernejan nivelon. Kaj malgraŭ la admirindaj klopodoj de UNESKO antaŭenigi patrinlingvan edukadon, multaj infanoj estas malhelpataj lerni en siaj denaskaj lingvoj.

Ni estas ankaŭ aparte konsciaj, ke ofte eĉ la plej bonaj eduksistemoj dediĉas malmultan atenton al instruado pri internacia kompreniĝo kaj liveras nesufiĉajn okazojn en kiuj gejunuloj povu lerni pri la graveco de tia kompreniĝo en mondo en kiu tiel multaj problemoj kaj pozitivaj eblecoj estas tutmondaj laŭ karaktero. Universala Esperanto-Asocio, kiu antaŭenigas utiligon de la Internacia Lingvo Esperanto kiel egalecan komunikilon je tutmonda skalo kaj favoras la lernadon de aliaj lingvoj en lernejoj, laboras por venki tian izolitecon, kunlabore kun ĉiuspecaj civilsociaj organizaĵoj.

Ni gratulas la Ĝeneralan Asembleon de UN kaj dankas la Membrajn Ŝtatojn kiuj laboris por realigi la rezolucion. Nia organizaĵo, kune kun ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, promesas sian subtenon al Unuiĝintaj Nacioj, UNESKO, UNICEF kaj la tuta familio de UN por igi la Internacian Tagon de Edukado tago de redediĉiĝo al la graveco de Bonkvalita Edukado por Ĉiuj.

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj, 20 novembro 2021: Konstrui la estontecon NUN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 996 (2021-11-14)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 995 (2021-11-12)

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 990 (2021-10-20)

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 986 (2021-09-30)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 981 (2021-09-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021