Jam la kvinan fojon UEA disdonos subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich (mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich) por helpi pliriĉigi kolektojn de Esperanto-bibliotekoj.
La komenca kapitalo (USD 20 000) de tiu speciala fondaĵo, starigita la 28-an de marto 2014, estis donacita de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich. La venezuela esperantisto Johano Bachrich (1921-2005) estis Honora Membro de UEA kaj longtempa motoro de Venezuela Esperanto-Asocio. Ankaŭ lia edzino Maria (1936-2011) estis esperantisto.
Biblioteka Apogo Bachrich subtenas Esperanto-bibliotekojn, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco. La subvencioj estas uzeblaj por akiri librojn aŭ aliajn varojn, kiuj estas aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA.
En 2017 la fondaĵo subtenis ok bibliotekojn, por la suma valoro de ĉ. 1500 eŭroj.
Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko - inkluzive de ĝia preciza poŝtadreso - kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj ordigitaj laŭ prefero, laŭeble tabelforme kaj kun indiko pri la prezo (laŭ la reta katalogo de la Libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org.)
La petoj atingu la respondeculojn ĝis la 15-a de septembro 2018
retpoŝte
Kaze de duboj pri la pretigo de subvencipeto, bv. ne heziti kontakti la respondeculojn ĉe la supre indikitaj retadresoj.
Programo “Ni semas” nun kunordigata de la Afrika Komisiono: subvencipetoj ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1025 (2022-03-04)
Biblioteka Apogo Bachrich 2021: limdato prokrastita al la 31-a de julio 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 963 (2021-07-04)
Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 931 (2021-02-22)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)