La 16-an de marto per reta voĉdono la Komitato de UEA decidis alelekti 2 kromajn estraranojn, tamen la voĉdono okazinta la 19-an de aprilo sukcesis elekti nur 1 kroman estraranon kaj dume la Estraro de UEA ree esprimis la bezonon alelekti estraranon kiu okupiĝu pri Kongresoj kaj Kulturo.
Tial la Elekta Komisiono alvokas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi kromajn taŭgajn kandidatojn por iĝi estrarano de UEA pri kongresoj kaj kulturo. Temus ankaŭ pri spertiĝŝanco por tiuj kiuj ŝatus plukandidatiĝi por la Estraro je la fino de ĉi tiu mandato.
La elekto okazos dum la 103-a Universala Kongreso en Lisbono.
Kondiĉoj
Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kun sperto kaj/aŭ interesiĝo pri tiuj estraraj laborkampoj (Kongresoj kaj Kulturo). Aliaj dezirindaj kvalitoj de la kandidatoj estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco.
Kandidato kiel estrarano de UEA devas esti Komitatano. Se membro de UEA, kiu ankoraŭ ne estas Komitatano, volas kandidatiĝi por la Estraro de UEA, tiu devas unue elektiĝi kiel Komitatano de UEA, tiucele ni antaŭvidu eventualan elekton de komitatano C antaŭ la elektoj de la novaj estraranoj. Laŭ la nuna stato de la Komitato estas alelektebla 1 komitatano C.
Kondiĉo por komitataneco estas individua membreco de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.
Kandidato por estraraneco devas esti proponita de almenaŭ du komitatanoj.
Krome la nova estrarano estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate kaj vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsido okazonta en la unua duono de 2019.
Kontakto
Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al
La kandidatiĝoj por la aprila voĉdono restas validaj, krom se kandidato decidos retiri la sian.
Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun membron sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al
Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al
La Elekta Komisiono
Michael Boris Mandirola, Guy Matte, Ileana Schrøder, Dietrich Michael Weidmann
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)
Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)
Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
Afrika Komisiono havas novan kunordiganton: D-ro Elisee Byelongo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 930 (2021-02-10)