Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 706 (2017-10-01)
S​ubteneblo por partopreni la UK-on​ en Lisbono

Danke al malavaraj donacintoj al Fondaĵo Partoprenu UK-on, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lisbono, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi.

Kondiĉoj:

  • Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2017.
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn, kongresrilatajn, antaŭ, dum kaj post la UK.
  • Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 30-a de novembro 2017.

En Seulo la subtenatoj ĉefe helpis pri fotado, filmado kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj - ricevu subtenon kaj helpu la sukcesan okazigon de la plej granda Esperanta-renkontiĝo, kandidatiĝu nun!

 
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022