Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 673 (2017-02-21)
Videblas konkursaĵoj por “Teo kaj Amo” kaj komenciĝas voĉdonado por “la plej ŝatataj filmetoj”

Nun videblas la filmetoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm, kaj komenciĝis voĉdonado por la l0 plej ŝatataj filmetoj, bonvolu viziti la paĝojn kaj doni viajn voĉojn.

Danke al apogado kaj subtenado de Esperantujo, la kolektado de konkursaĵoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ricevis tre bonan rezulton: 77 filmetojn el 27 landoj kaj 4 kontinentoj – Argentino, Brazilo, Ĉeĥio, Ĉinio, Ĉilio, Francio, Germanio, Italio, Indonezio, Kazaĥio, Kolombio, Kubo, Litovio, Nepalo, Pollando, Rusio, Turkio, Svedio, Svislando, Sud-Koreio, Slovakio, Ukrainio, Usono, Uzbekio, Venezuelo, Vjetnamio kaj Kongo (D.R.). Dume pri la konkurso raportis amaskomunikiloj en Malajzio, Litovio, Ĉeĥio kaj Ĉinio. Ankaŭ pli ol dukdek landaj, regionaj, urbaj kaj aliaj E-organizaĵoj multe helpis kaj subtenis la konkurson.

Nun 8 membroj de la ĵurio laboras por la rezulto de premiotoj, aprile oni anoncos la rezulton kaj oktobre la premiotoj senpage partoprenos en la filmfestivalo “Teo kaj Amo” en Ĉinio.

Freŝaj informoj kaj progresoj de la konkurso videblas ĉe: FacebookVkontakte kaj Twitter.

Se vi havas iun ajn dubon aŭ problemon bv. sendu mesaĝon al perfectgoja@.spamaĵo?163.comfilmkonkurso2015@.spamaĵo?163.com.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022