Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 660 (2016-12-16)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"

Hodiaŭ, la 16-an de decembro, 2016, UEA aperigas belan poŝformatan libreton, Fundamento de la homaj rajtoj, okaze de grava datreveno. Antaŭ precize 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) akceptis du gravajn internaciajn traktatojn, ili estas la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Per tiuj jure devigaj interkonsentoj, al kiuj intertempe formale aliĝis pli ol 160 landoj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ricevis pliajn detaligadojn kaj konkretigon sur diversaj esencaj kampoj de la homa vivo.



Esperanta traduko de la Universala Deklaracio ekzistas jam de multaj jardekoj, kaj estas legebla en la UN-retejo. La du Paktoj, tamen, aperas nun unuafoje en Esperanta traduko. La tradukadon faris d-ro Humphrey Tonkin, iama UEA-prezidanto kaj gvidanto de ĝia Novorka Oficejo, kaj liajn tekstojn kontrolis Brian Moon, profesia tradukisto ĉe Eŭropa Komisiono. Ĉiuj tri tekstoj estas kunigitaj en la libreto, kiu inkluzivas antaŭparolon de la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, kaj kleran enkondukan eseon de d-ino M. Rafaela Urueña, profesoro pri la internacia juro.

 


"Ĉi tiu libreto estas omaĝo al la longa komuna historio de Esperanto kaj la homaj rajtoj en monda skalo”, klarigas d-ro Fettes. "Eldonante libroforme la tekstojn de tiu triparta fundamento de la homaj rajtoj, ni esperas rekonsciigi esperantistojn pri ilia graveco, kaj fari plian modestan kontribuon al iliaj diskonigo kaj efektivigo."



La libro estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por 6,90 EUR plus sendokostoj (triona rabato ekde tri ekzempleroj).

El Gazetaraj Komunikoj

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)

Nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof. Marco Lucchesi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 972 (2021-08-09)

Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

“Tiu ĉumalofta sufikso -UM”: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 952 (2021-05-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021