Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 630 (2016-08-01)
UEA diplomis 14 elstarajn agantojn
En la Solena Fermo de la 101-a UK en Nitro oni anoncis la nomojn de 14
esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara
Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado:
- Ĵomart Amzejev kaj Natalja (Nataŝa) Gerlach (Svedio) pro longtempa
kontribuado al la Esperanto-muziko;
- Jean Codjo kaj Adjévi Adjé (Kanado, Togolando) pro longdaŭra agado
por Afrika Esperanto-Movado;
- Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio) pro kontribuoj al la movado en
Sudorienta Azio;
- Ruth Kevess-Cohen (Usono) pro granda kontribuo al la kreo kaj subtenado
de la E-kurso ĉe Duolingo;
- Tatjana Loskutova (Rusio) pro instruado de Esperanto en aziaj
landoj;
- Márkus Gábor (Hungario) pro kontribuoj al la Esperanto-literaturo kaj
al la disvastigo de Esperanto en Azio;
- Judith Meyer (Germanio) pro kontribuoj al la diskonigo de Esperanto en
interreto;
- Jorge Montanari (Argentino) pro la iniciato kaj gvidado de la
futbalteamo Esperanto;
- Wladimir Opoka (Pollando) pro multjara kontribuado al la medicina agado
kadre de UMEA;
- Leopold Patek (Aŭstrio) pro longtempa gvida rolo en la aŭstria movado
kaj 25-jara ĉefdelegiteco de UEA;
- Syôzi Keiko (Japanio) pro longtempa gvida rolo en la japana
Esperanto-Movado;
- Ján Vajs (Slovakio) pro fakaj kaj primovadaj verkoj.
Supren