La 38-a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18-an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo. Kiel ruĝa fadeno tra ĝiaj diskutoj iris la 70-jariĝo de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ĝenerala Direktoro s-ino Irina Bokova ne povis ne tuŝi la lastatempajn terorismajn atakojn, interalie meze de la konferenca periodo en Parizo mem: Tiu ĉi krima perfortaĵo trafas nin ĉiujn. Ĝi atakas ĉion, kio estas plej kara al ni: libereco, homaj rajtoj, la digno de ĉiu homo, nia sento de aparteno al la unusama homaro.
Por esperantistoj la plej ĝojiga decido de la Ĝenerala Konferenco estas la envicigo de la 100-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof (14-a de aprilo 2017) inter 53 datrevenoj kun kiuj Unesko estos "asociita" en la periodo 2016-2017. Propono pri tio estis farita de Pollando, kun subteno de Germanio kaj Slovakio. Temas pri plia rekono de Unesko al Zamenhof post tiu okaze de la 100-a datreveno de lia naskiĝo, kiam li estis proklamita unu el la grandaj personecoj de la homaro. (Legu pli en Gazetaraj Komunikoj 588 de 2015-09-27).
Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialan statuson ĉe Unesko ekde 1954, estis reprezentita de kvar observantoj: Renée Triolle, François Lo Jacomo, Oleksandra Kovyazina kaj Nathalie So Yun Kesler. Hazarde samtage, la 5-an de novembro, kiam estis akceptita la aŭspiciado de la Zamenhof-datreveno, UEA havis tempon ĉe la budo por ne-registaraj organizaĵoj, ĉe kiu la UEA-reprezentantoj povis disdoni informilojn kaj respondi demandojn pri Esperanto kaj la agado de UEA.
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)
Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhofa Tago, 15 decembro 2021: interkompreniĝo kaj konfido
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1000 (2021-12-12)
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 965 (2021-07-18)