Sub la titolo De esperanta korpuso ĝis islanda lingvopolitiko aperis la aktoj de la 36-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 98-a UK en Rejkjaviko en 2013. La volumon redaktis Christer Kiselman kaj José Antonio Vergara. La Esperantologiaj Konferencoj estas organizataj de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora branĉo de UEA, kaj ili okazas en ĉiu UK ekde 1978.
En Rejkaviko Eckhard Bick parolis pri la sistemo DeepDict, dinamika retvortaro kreita surbaze de vera lingvouzo, laŭ vortrilatoj statistike ĉerpitaj el grandaj korpusoj. Probal Dasgupta proponis respondon, bazitan sur la teorio de plenvorta morfologio, al la demando kial ankaŭ en la kodigita planlingvo Esperanto, kunmetitaj vortoj havas interpretan gamon pli mallarĝan ol la sintaksa dismetaĵo de iliaj memstaraj lingveroj (ekz. priparoli / paroli pri io).
Usui Hiroyuki detale skizis la pra-sennaciisman programon de japana "ultranaciisto", kiu, sub la influo de ĉinaj anarkiistoj, imagis en 1919 ke Esperanto ludos rolon kiel sola lingvo de plivastigota japana imperio kaj ankaŭ kiel tiu de la tuta mondo. Detlev Blanke faris sisteman trarigardon al la lastatempa interlingvistika kaj esperantologia literaturo. Guðrún Kvaran prezentis la islandan lingvopolitikon, la leĝon pri la islanda lingvo kaj la taskojn de Islanda lingvokonsilio.
De esperanta korpuso ĝis islanda lingvopolitiko, A4-formata kaj plaste kovrumita, havas 78 paĝojn. Prezo ĉe la Libroservo de UEA: €12,00 (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto 6%; triona rabato ekde 3 ekz.).
La 44-a Esperantologia Konferenco kaj la 70-jariĝo de CED en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1046 (2022-07-07)
Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)
Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)
Alvoko por la 43-a Esperantologia Konferenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 927 (2021-01-30)
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)