Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 403 (2010-11-29)
Literaturo, instruado kaj filmoj en la Malferma Tago
Mauro Nervi en la Malferma Tago, novembro 2010
Mauro Nervi. Foto de F. L. Veuthey

La Esperanto-poeto Mauro Nervi estis la ĉefgasto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de novembro, kiu allogis 90 vizitantojn el 16 landoj. Nervi kontribuis al la programo per du prelegoj. En la unua prelego li parolis pri la idea esenco de la Akademio Literatura de Esperanto, kies prezidanto li estas kaj kiu estis fondita en Roterdamo en la 93-a Universala Kongreso en 2008. En sia dua prelego Nervi parolis pri la poezio kaj verkista agado de la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio Baldur Ragnarsson.

Katalin Kováts prezentis la renovigitan retejon de edukado.net kaj priskribis kiel utiligi ĝin por lerni kaj instrui Esperanton. Pri sia lastatempa dua vojaĝo al Indonezio por instrui Esperanton kaj pristudi la historion de la tiea movado parolis Heidi Goes. Trifoje estis montrita la premiita mallonga filmo Conlang. Antaŭ ĝia unua prezento Chuck Smith parolis pri ĝi kaj pri la subtena agado por ebligi ĝian DVD-eldonon. En la biblioteko, kiu por la tago estis transformita en kinejon, oni montris ankaŭ plurajn aliajn filmojn. Dum la lasta horo de la programo la tri ĉeestantaj estraranoj de UEA Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal respondis demandojn kaj diskutis kun la publiko.

La plej furora titolo en la libroservo estis la ĵus aperinta nederlanda versio de la broŝuro Malkovru Esperanton (Ontdek het Esperanto), de kiu vendiĝis 34 ekzempleroj. Preskaŭ same populara estis la ekzerclibreto Poŝamiko (31 ekz.). La nova, reviziita eldono de Baza Esperanta radikaro kaj la rememoroj Post la pluvo - pluvego de Eddy Raats estis venditaj en po 7 ekzempleroj. La ĉi-lasta estas daŭrigo de La longa vojaĝo, kiu trovis 5 klientojn, same kiel Mil unuaj vortoj en Esperanto. Lokon super ili en la taga furorlisto konkeris Zamenhof: biografia skizo de A. Korĵenkov. La suma valoro de la libroservaj vendoj estis 2189 eŭroj. Krom la ĝenerala rabato de 10% multaj libroj estis ekstre rabatitaj.

El Gazetaraj Komunikoj

La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)

Nova titolo en la Serio Oriento-Okcidento: Antologia skizo de la persa literaturo (n-ro 58)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 928 (2021-02-03)

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Filmo "Vizito al la Centra Oficejo" libere spektebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 865 (2020-04-22)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022