Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 402 (2010-11-23)
"Baza Esperanta radikaro" reaperis

Unu el la plej furoraj eldonaĵoj de UEA, Baza Esperanta radikaro, estas denove havebla. Tiu ĉi verko de Wouter F. Pilger (1942-2006) estas kvazaŭ miniatura PIV, per kiu oni ne nur lernas vortojn sed ankaŭ ekpensas en Esperanto.

Baza Esperanta radikaro enhavas pli ol 2900 radikojn, kiujn ĝi klarigas per kutimaj kaj elementaj Esperanto-vortoj. Post la spertoj kaj komentoj pri la unua eldono, Pilger precizigis aŭ plilarĝigis ĉ. 850 klarigojn, kaj aldonis 260 radikojn, i.a. pri la homa korpo, sano kaj malsano, bazaj nutraĵoj, hejma tekniko, kaj bestoj kaj plantoj. Ĉe multaj kapvortoj li menciis pliajn signifojn aŭ signifo-nuancojn, aŭ aldonis memor-helpajn detalojn kaj ekzemplojn de kunmetaĵoj.

Akademiano Boris Kolker, kiu aŭtoris alian furorlibron de UEA, Vojaĝo en Esperanto-lando, karakterizis la vortaron de Pilger: "Tiu ĉi simpla Esperanta-Esperanta vortareto estas trezoro por komencintaj kaj daŭrigantaj esperantistoj. Ĝi kutimigas pensi rekte en Esperanto kaj rapide progresi en libera rego de la lingvo."

Kvankam la nova eldono havas 10 pliajn paĝojn, entute 169, kaj aperas naŭ jarojn post la unua, ĝia prezo plu restas 7,50 eŭroj. Ekde 3 ekzempleroj oni ricevas rabaton de 1/3. Al la prezo aldoniĝas la kutimaj sendokostoj kaj, por klientoj en Eŭropa Unio, imposto de 6%.

katalogo.uea.org/katalogo.php

 

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022