Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 400 (2010-11-05)
Proponu prelegon por la 34-a Esperantologia Konferenco!

Ankaŭ en la Universala Kongreso en Kopenhago okazos la tradicia Esperantologia Konferenco. Ĝia organizanto estas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi estis unuafoje en la programo de la UK en Varno en 1978. En Kopenhago ĝi okazos jam por la 34-a fojo.

La Esperantologia Konferenco celas doni eblecon prezenti rezultojn de novaj esploroj kaj ebligi sperto-interŝanĝon kun aliaj esperantologoj. Same kiel la prelegoj de pluraj antaŭaj sesioj, ankaŭ tiuj en Kopenhago estos poste eldonitaj kiel aktoj.

Interesatoj por prelegi sendu mallongan biografian informon pri si kaj resumon de la proponata prelego al Detlev Blanke (detlev@.spamaĵo?blanke-info.de).

La prelegoj de la Esperantologia Konferenco okazinta en la UK en Havano estas videblaj en la Reta Kinejo de UEA ĉe www.ipernity.com/home/97850.

 

El Gazetaraj Komunikoj

La 44-a Esperantologia Konferenco kaj la 70-jariĝo de CED en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1046 (2022-07-07)

Proponu kontribuojn por la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo de la 107-a UK en Montrealo 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1017 (2022-02-07)

Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)

Alvoko por la 43-a Esperantologia Konferenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 927 (2021-01-30)

Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022