Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães vizitis Hanojon de la 29-a de aŭgusto ĝis la 5-a de septembro. Kun pli ol 60 aliaj gastoj el multaj landoj, ili estis invititaj de la Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO) lige kun la 65-a datreveno de la sendependeco de Vjetnamio, kiun oni festis la 2-an de septembro. En la tago antaŭ la nacia festo la gastoj estis akceptitaj de la prezidento de Vjetnamio s-ro Nguyen Minh Triet kaj ili partoprenis en la solena festo en la Nacia Kongresa Centro. La riĉa programo inkluzivis i.a. viziton al la Maŭzoleo kaj Muzeo de Ho Chi Minh.
Antaŭ kaj post la programo de VUAO Buller kaj Magalhães havis laborkunsidojn kun la Centra Komitato de Vjetnama Esperanto-Asocio kaj kun la membroj de la Loka Kongresa Komitato de la 97-a UK, kiu okazos en la vjetnama ĉefurbo en 2012. Kvankam LKK ankoraŭ ne estas formale nomumita, ĝi jam diligente laboras. La oficistoj de UEA vizitis ankaŭ la Fremdlingvan Universitaton, en kies ejoj okazos la ĉefa parto de la programo de la 97-a UK, kaj la tre modernan Nacian Kongresan Centron. Pri la perfekta taŭgeco de ĉi-lasta kiel ejo por la inaŭguro kaj fermo de la UK la oficistoj de UEA povis certiĝi dum la solenaĵo de la nacia tago, kiu okazis tie.
Fine de la vizito s-ro Vu Xuan Hong, prezidanto de VUAO, transdonis al Buller la medalon "Pro Paco kaj Amikeco inter la Popoloj" pro lia kontribuo al la amikeco kun la vjetnama popolo kaj al la vjetnama Esperanto-movado dum pli ol kvardek jaroj.
Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1052 (2022-08-07)
Clay Magalhães finas sian laborperiodon ĉe UEA – KKS ŝanĝiĝas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1051 (2022-07-31)
Faka Forumo dum la UK 2022: alvoko al Fakaj Asocioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1050 (2022-07-29)
Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1048 (2022-07-18)
Proponu kontribuojn por la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo de la 107-a UK en Montrealo 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1017 (2022-02-07)