La nova Estraro de UEA komencis la elektadon de komisiitoj kaj komisionoj por plej diversaj agadkampoj. Temas pri ampleksa tasko, kiu okupos la Estraron ĝis la fino de la jaro.
Kiel la unua estis elektita la estraro de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La nova estraro de CED, kiu en la strukturo de UEA havas statuson de komisiono, konsistas el Detlev Blanke, Mark Fettes, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Wim Jansen, Kimura Goro Christoph, Christer Kiselman, Katalin Kovats, A. Giridhar Rao, Humphrey Tonkin kaj José Antonio Vergara. Kiel direktoro de CED plu funkcios prof. Tonkin. Flanke de la Estraro de UEA pri rilatoj kun CED respondecos estrarano Amri Wandel.
CED estas la esplora-dokumenta branĉo de UEA. Ĝiaj plej konataj aktivaĵoj estas la okazigo de Esperantologia Konferenco en Universalaj Kongresoj kaj la eldonado, kun la nederlanda firmao John Benjamins, de la plurlingva scienca revuo Language Problems & Language Planning kaj de la novaĵbulteno Informilo por Interlingvistoj.
Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1052 (2022-08-07)
La 44-a Esperantologia Konferenco kaj la 70-jariĝo de CED en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1046 (2022-07-07)
Elektitaj (sen baloto) 4 komitatanoj B de UEA: mandato 2022-2025
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1020 (2022-02-14)
Esperantologio, la faka revuo de CED, bonvenigas recenzojn pri libroj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 923 (2021-01-17)
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)