Mauro Nervi, elstara Esperanto-poeto kaj prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto, estos la ĉefpreleganto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de novembro. Nervi prelegos dum la Tago dufoje: pri la idea esenco de la Akademio Literatura kaj pri la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio Baldur Ragnarsson.
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)