La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK la prestiĝan Premion Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la laŭreato de la Premio, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj, decidas la Estraro de UEA.
Philippe Chavignon naskiĝis en 1958 kaj esperantistiĝis en 1984. Li ricevis la premion pro sia longtempa agado en multaj landoj de Afriko kaj Latina Ameriko. En tiuj kontinentoj li plenumis diversajn informajn, instruajn kaj organizajn misiojn por UEA. En la 1990-aj jaroj li ekaktivis en indiĝenaj medioj, kunlaborante por la projekto Indiĝenaj Dialogoj kaj poste por la UEA-projekto Indiĝenaj Popoloj. Li ankaŭ funkciigis projektojn pri ekoturismo -- antaŭ la ĉi-jara UK li organizis i.a. ekskurson tra Gvatemalo -- pri sunenergio, memnutrado kaj abelbredado. Li estis dum multaj jaroj komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto. Ekde 2007 li estas komitatano C de UEA, kies dumviva membro li estas.
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 987 (2021-10-08)
Premio Maŭro La Torre
Gazetaraj Komunikoj n-ro 985 (2021-09-28)
Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill
Gazetaraj Komunikoj n-ro 970 (2021-07-26)
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)