Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 386 (2010-07-09)
Mejloŝtona verko de Noam Chomsky nun en Esperanto

Unu el la plej famaj verkoj en la moderna lingvistiko, Lingvo kaj menso de Noam Chomsky, estas nun havebla en Esperanto. Ĝia unua anglalingva eldono aperis en 1968, sed en Esperanto aperis ĝia plej nova, tria eldono el 2006.  Lingvo kaj menso estas tradukita de Edmund Grimley Evans kaj eldonita de UEA. Ĝi estas la dua volumo en la nova serio de mejloŝtonaj sciencaj verkoj "Scienca Penso", kies celojn estrarano José Antonio Vergara skizas komence de la libro.

"Ni estas tre kontentaj povi eldoni en inde altkvalita esperantigo reprezentan verkon de la plej elstara lingvosciencisto de nia epoko", diras prezidanto Probal Dasgupta, kiu antaŭparole traktas ligojn inter la internacia lingvo kaj universala gramatiko. Li tuŝas ankaŭ sian personan lingvistikan partnerecon kun Chomsky. "Estis plezuro rilati al Chomsky kiel aŭskultema kaj malavara dialogpartnero dum jardekoj", li skribas, finante: "Mi kaptas la okazon danki lin pro lia tuja esprimo de konsento, kiam mi petis lian permeson pri esperantigo de Lingvo kaj menso." Estas rimarkinde, ke laŭ la iniciato de Chomsky mem la originala eldonejo Cambridge University Press asignis la rajton je Esperanto-eldono al UEA senpage.

En alia antaŭparolo, "Evoluo de la ĉefaj tezoj de Chomsky", prof. Hiroshi Nagata enkondukas al la legado de la verko, kiu laŭ li "priskribas, laŭeble en neformala maniero, la Chomsky-an generan gramatikon kaj ties psikologiajn kaj filozofiajn implicojn, difinante ties sciencan rolon en historia perspektivo". Nagata tre laŭdas la elstaran esperantigon. "Plejparto de la Chomsky-aj terminoj estas originalaj, kio sendube prezentas defion al la tradukanto." Pri tiu defio Edmund  Grimley Evans brile sukcesis.

La prezo de la 188-paĝa libro estas 9,90 eŭroj. Ĉe samtempa aĉeto de minimume 3 ekzempleroj la Libroservo de UEA donas rabaton de 1/3. Al la prezo aldoniĝas la sendokostoj (10%, minimume 4 eŭroj) kaj, por EU-landoj, imposto de 6%.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022