Laŭ la decido de la superuloj de Pola Radio, ekde la 17-a de majo la sola salajrata laboranto de ĝia Esperanto-redakcio, Gabi Kosiarska, kaj kelkaj aliaj dungitoj okupiĝos pri laboroj ligitaj kun ŝanĝoj en la interreta portalo de la Radio. La funkciado de la Esperanta servo estas frostigita por la daŭro de tiu nova tasko, kies longeco ne estas precize difinita. En la paĝaro de la Esperanto-redakcio intertempe aperados ripetoj de programeroj, supozeble lunde, merkrede kaj vendrede. Oni flegas la esperon, ke post kelka tempo ĉiuj, kiuj estis komisiitaj pri la nova tasko, povos reveni al siaj kutimaj okupoj, interalie Gabi Kosiarska al la Esperanta sekcio.
Kun demandoj pri la nova situacio oni povas turni sin al la Prezidanto de Pola Radio, Jarosław Hasinski, Prezes Zarzadu PR S.A., al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando (rete: Jaroslaw.H
La Esperanto-elsendoj de Pola Radio komenciĝis en aprilo 1959, sojle de la Zamenhof-jubilea UK en Varsovio. Ĝis hodiaŭ ili estas ege popularaj kaj elstare kontribuis al la diskonigo de Pollando kaj ankaŭ al la informado pri la Esperanto-vivo. En 1993 UEA premiis la Esperanto-redakcion per la prestiĝa Premio Deguĉi. Bona pruvo pri la daŭra populareco de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio estas la kreo de ties amikaro en Facebook, al kiu en nuraj tri monatoj aliĝis pli ol 800 ŝatantoj.
Retejo de la Esperanto-redakcio, kun ligiloj al la podkastaj elsendoj:
www.polskieradio.pl/eo/
Pola Radio: UEA instigas skribi al ambasadoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 249 (2006-11-29)
Prezidanto de UEA alvokas por la Esperanto-elsendoj de Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 247 (2006-11-18)
Aŭskultu al Pola Radio interrete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 247 (2006-11-18)
Apogo al la Esperanto-elsendoj de Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 246 (2006-11-08)
Gratulmesaĝo de la prezidanto de UEA al Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 31 (1999-04-01)