Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 375 (2010-04-20)
Malferma Tago spite la cindran nubon

Pli ol 70 partoprenantoj vizitis la 32-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 17-an de aprilo. Multaj estis malhelpitaj pro nuligitaj flugoj aŭ fortimigitaj de plenplenaj trajnoj sekve de la haltigo de aertrafiko pro la cindra nubo elsputita de islanda vulkano.

La ĉefgasto estis d-ro Mark Fettes, asista profesoro pri edukado en la Universitato Simon Fraser en Vankuvero. Fettes prelegis dufoje pri Esperanto kaj la monda eduka problemo, klarigante sian ideon pri UEA kiel unuavice eduka organizaĵo. Nora Caragea legis el Pacrakontoj, kiu estas jam la kvara libro de la germana aŭtorino Gudrun Pausewang en ŝia traduko. Rob Keetlaer prezentis sian retejon pri proverboj, www.proverbaro.net. Sian agadon prezentis ankaŭ TEJO kaj Esperanto@Interreto (E@I), dum komitatano Johan Derks diskutigis interesitojn pri la utilo de reta decidfarado. Ankaŭ pluraj filmoj estis montritaj.

La Libroservo vendis sume por € 2107,52. La ĉefa furoraĵo (8 ekz.) estis la nova English-Esperanto-English Dictionary de John Wells. De Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj kaj la Tonkin-festlibro La arto labori kune estis venditaj po 6 ekz.

La venonta Malferma Tago estos sabaton, la 27-an de novembro 2010.

 

El Gazetaraj Komunikoj

La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022