Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 373 (2010-04-08)
Voĉdonado komenciĝis en UEA

Per la dissendo de balotiloj al ĉ. 4500 membroj, kiuj jam kotizis por 2010, komenciĝis la elektado de Komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2010-2013. Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el 13 kandidatoj, kies sinprezentoj akompanas la balotilon. Por partopreni en la voĉdonado, necesos resendi la balotilon tiel, ke ĝi atingu la Centran Oficejon plej laste la 31-an de majo.

La kandidatoj estas Marija Belošević (Kroatio), Paulo Branco (Belgio), Tomasz Chmielik (Pollando), Petr Chrdle (Ĉeĥio), Probal Dasgupta (Hinda Unio), Johan Derks (Nederlando), Mark Fettes (Kanado), Jukka Pietiläinen (Finnlando), Barbara Pietrzak (Pollando), Josip Pleadin (Kroatio), José Antonio Vergara (Ĉilio), Amri Wandel (Israelo) kaj Wu Guojiang (Ĉinio). Estis kandidatigita ankaŭ Lee Jung-kee (Korea Resp.), kiu tamen retiriĝis.

La Centra Oficejo daŭrigos sendi balotilon ankaŭ al la malfruaj kotizontoj ĝis iom antaŭ la fino de majo. En la daŭro de la voĉdonado la CO informos de tempo al tempo pri la nombro de ricevitaj balotkovertoj, por ke interesitoj povu sekvi la evoluon de la aktiveco. Ĉar pluraj membroj rajtas resendi siajn balotilojn en sama koverto, la precizan nombron de balotiloj oni ekscios nur post la fino de la voĉdonado, kiam la kovertoj estos malfermitaj. Tial oni nepre ne enmetu en saman koverton ion ajn alian kun la balotilo, ĉar ekz. loĝmendo por la ĉi-jara UK fatale malfruiĝus. Kunsendo de balotilo k.a. korespondaĵoj en sama koverto eblas nur, se la balotilo troviĝas en aparta koverto. Eblas transdoni balotilon ankaŭ surloke en la CO, ekz. dum la Malferma Tago la 17-an de aprilo.

En la antaŭa fojo, en 2007, balotado ne okazis, ĉar estis malpli da kandidatoj ol disponeblaj lokoj. En 2004 estis dissenditaj 5140 balotiloj, el kiuj revenis 1491, t.e. 29,0%. En 2001 voĉdonis 1887 membroj el 6010, t.e. 31,4%. Rekorda aktiveco estis en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj el 6920, t.e. 33,6%.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022