Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 367 (2010-02-28)
Kio furoris en 2009?

La ekzerclibreto Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts estis la plej furore vendita libro en la Libroservo de UEA en 2009. Ĝia vendonombro (392) estis preskaŭ duoblo de la klasika lernolibro Ĉu vi parolas tendare? de Renato Corsetti kaj Mauro La Torre (213ekz.), kiu post longa pauzo regajnis altan lokon dank’ al mecenata aĉeto por afrikanoj. La tria estis Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker (179ekz.), la plej populara Esperanta libro en la lastaj jaroj, kaj la kvara Esperanto de nivelo al nivelo (167ekz.), ekzercilo por ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, redaktita de Márta Kovács.

Aparta statistiko pri unuekzempleraj vendoj donas pli nuancitan bildon pri la efektiva populareco de la titoloj en 2009. La nombrojn de entutaj vendoj ĉefe difinas la kvantaj mendoj de aliaj libroservoj, kiuj evidente pluvendis nur parton de siaj aĉetoj al unuopuloj jam pasintjare. En la alia statistiko venkis Esperanto de nivelo al nivelo (51), kio eĉ pli elstarigas la sukcesan starton de la novtipaj ekzamenoj de UEA.

La Libroservo vendis sume por 113 298,47 EUR, t.e. je 11 809,15 EUR (9,4%) malpli ol en 2008 (125 107,62). La malkreskon ĉefe klarigas fenomeno konata el membrostatistikoj, "kongresa efiko": en 2008 dum la Roterdama UK la vendoj sumiĝis je 40 504 EUR, sed en Bjalistoko same multe da kongresanoj butikumis por 29 000 EUR (-11 504).

Entute la Libroservo vendis 15049 unuopajn librojn aŭ aliajn varojn (13707 en 2008). La nombro de venditaj titoloj estis praktike sama: 2560 anstataŭ 2554 en 2008. Ĉar UEA stokas ĉ. 5500 titolojn, iom pli ol duono el ili do allogis neniun aĉetanton dum la tuta jaro. Ankaŭ la nombro de klientoj apenaŭ ŝanĝiĝis: 653 anstataŭ 662. La Libroservo plenumis 1620 mendojn; averaĝa kliento mendis do 2,5-foje.

Vendoj entute (nombro, titolo, aŭtoro, prezo EUR):

392 Poŝamiko (B. Allée & K. Kovats) 5,10
213 Ĉu vi parolas tendare? (R. Corsetti, M. La Torre)* 4,80
179 Vojaĝo en Esperanto-lando (Boris Kolker)* 18,00
167 Esperanto de nivelo al nivelo (M. Kovács) 10,50
121 Pocket Esperanto Dictionary (A. McLinen)* 15,00
112 Monumente pri Esperanto (Hugo Röllinger)* 7,50
106 Utila Estas Aliĝo (Ulrich Lins)* 15,00
100 Vivo de Zamenhof (Edmond Privat)* 9,00
91 Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA * 4,50
88 Konciza klarigo pri la landnomoj en E-o (A. Löwenstein) 0,90
78 Internacia Kongresa Universitato 2009 (Red. J.A. Vergara)* 15,00
65 Faktoj kaj fantazioj (Marjorie Boulton)* 13,80

63 Saluton! (A. Childs-Mee)* 10,80
62 Naturaj vortordoj en Esperanto (Wim Jansen)* 4,50
61 Elektitaj paroladoj kaj prelegoj (Ivo Lapenna)* 9,90
61 Konciza etimologia vortaro (A. Cherpillod)* 21,60
61 Ŝlosilo angla (A Key to Esperanto) 0,60
58 Homarano (Aleksander Korĵenkov) 27,00
58 La Zamenhof-strato (Roman Dobrzyński) 18,00
53 Malkovru Esperanton (E@I) 1,50
53 Komputeko (Yves Nevelsteen) 6,00

Vendoj unuekzempleraj:

51 Esperanto de nivelo al nivelo (M. Kovács) 10,50
39 Utila Estas Aliĝo (Ulrich Lins)* 15,00
30 Morto de artisto (A. Löwenstein)18,90
30 Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker)* 18,00
28 Beletra Almanako 4: 9,90
27 La Asocio (Ziko van Dijk) 22,80
25 Homarano (Aleksander Korĵenkov) 27,00
25 Plena ilustrita vortaro de Esperanto 90,00
23 La origino de specioj (K. Darvino) 22,80
23 Pasporta Servo , listo de gastigantoj* 15,00
22 Beletra Almanako 6: 9,90
22 Concise Encyclopedia of the Original Literature of E-o (G. Sutton) 48,00
21 Konciza klarigo pri la landnomoj en E-o (Anna Löwenstein) 0,90
21 Plena manlibro de Esperanta gramatiko (B Wennergren) 27,90
20 Esperanto estas... (dvd) 4,50
20 Naturaj vortordoj en Esperanto (Wim Jansen) 4,50
19 Esperanto Mini-Course 1,50
18 Beletra Almanako 5: 9,90
17 Konciza etimologia vortaro (A. Cherpillod) 21,60
16 La ŝtona urbo (A. Löwenstein) 22,80
16 Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA* 4,50

* eldonaĵoj de UEA/TEJO

El Gazetaraj Komunikoj

La 107-a Universala Kongreso: Kanado kaj Kebekio mildigas KOVIM-rilatajn regulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1031 (2022-03-18)

Nova video-listo ĉe la jutuba kanalo de UEA montras, kiom mojosa estas la UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 792 (2019-04-05)

Sekvu kio okazas dum la UK de via hejmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 625 (2016-07-24)

Japanaĵoj furoris en Jokohamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 275 (2007-12-09)

"Vojaĝo en Esperanto-lando" pleje furoris ankaŭ en 2006
Gazetaraj Komunikoj n-ro 256 (2007-02-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022