Prof. Robert Phillipson estas unu el la du laŭreatoj de la ĉi-jara Linguapax-premio. Phillipson estas emerita profesoro de la Fakultato de Lingvoj, Komunikado kaj Kulturaj Studoj de la Kopenhaga Lernejo pri Komerco. Li estas ĉefe konata pro siaj studoj pri lingva imperiismo kaj rilatoj inter lingvo kaj potenco. Liaj plej konataj libroj estas Linguistic imperialism (Lingva imperiismo), pionira verko aperinta en 1992, kaj Ĉu nur-angla Eŭropo? (2003), kiun UEA eldonis en Esperanta traduko en 2004. En la serio de Esperanto-dokumentoj aperis de li Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj (2002). Li ankaŭ prelegis en pluraj Nitobe-simpozioj.
Krom Phillipson, la premion ricevis Miquel Siguan i Soler, emerita profesoro de la Universitato de Barcelono. La premioj estis publikigitaj en la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro.
Linguapax, kiu estiĝis fine de la 80-aj jaroj kiel projekto de Unesko, estas neregistara organizaĵo por la konservado kaj akcelado de lingva diverseco en la mondo. Kiel la nomo aludas, ĝi bazas sian agadon sur la ideo, ke lingvoj kiel portantoj de identeco kaj kultura esprimado estas nedisigeblaj disde la celado por paco kaj interkultura kompreniĝo. En 2001 la Kataluna Unesko-Centro transprenis la daŭrigadon de la projekto kaj ĝia sidejo estis starigita en Barcelono.
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 987 (2021-10-08)
Premio Maŭro La Torre
Gazetaraj Komunikoj n-ro 985 (2021-09-28)
Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill
Gazetaraj Komunikoj n-ro 970 (2021-07-26)
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)