La plej nova eldono de la filmĵurnalo UEAviva estas dediĉita al la publikigo de la festlibro La arto labori kune, kiun UEA eldonis okaze de la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin. Prof. Tonkin festis sian vivjubileon la 2-an de decembro 2009, sed la transdono de la festlibro estis aranĝita la 9-an de januaro en la Centra Oficejo de UEA lige kun lia ĉiujara vizito al Biblioteko Hodler pro bibliografia laboro por la usona Asocio de Modernaj Lingvoj.
La 10-minuta filmo redonas la varman etoson de la transdona ceremonio per fragmentoj el ĝiaj programeroj, i.a. el la prelegoj de la du redaktoroj de la festlibro, Ulrich Lins kaj Detlev Blanke. La redaktoroj prilumis kaj la multflankan aktivadon de la jubileulo kaj la enhavon de la impona 900-paĝa volumo, al kiu kontribuis pli ol 100 aŭtoroj.
La filmo videblas ĉe: www.youtube.com/UEAviva#p/a/u/0/hzNlAD7ve38
Transdono de la Arkivo de UEA al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1045 (2022-07-05)
Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)
Humphrey Tonkin 75-jara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 560 (2014-12-02)
Humphrey Tonkin resumas la jubilean jaron en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 486 (2012-12-26)
Humphrey Tonkin en la 37-a Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 476 (2012-10-20)