Osmo Buller, kiu forlasos la oficon de ĝenerala direktoro de UEA fine de februaro 2002, fariĝos direktoro de Päätalo-Instituto, kies sidejo estas en Taivalkoski, naskiĝloko de la populara finna verkisto Kalle Päätalo (1919-2000) kaj de Buller mem.
Päätalo-Instituto organizas staĝojn pri beletra verkado k.a. aktivaĵojn pri lingvo kaj literaturo. Lastatempe ĝi etendis sian agadon ankaŭ al Rusio kaj Svedio por kultivi la finnan lingvon tie. Pasintjare ĝi aldonis Esperanto-branĉon al sia fabelkonkurso por infanoj. La instituto apartenas al fondaĵo, en kiu partoprenas i.a. la municipoj de Taivalkoski kaj Tampereo, kaj Gummerus, eldonisto de la verkoj de Pa"a"talo (kaj en 1904 ankaŭ de la unua lernolibro de Esperanto por finnoj).
TEJO ekgvidas kunordigstrukturon pri tutmonda junularo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 646 (2016-11-16)
Jesper Jacobsen gvidos IKU en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 577 (2015-06-09)
Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 497 (2013-04-17)
Buller en Kubo -- solidareco pro Sandy
Gazetaraj Komunikoj n-ro 477 (2012-11-01)
Buller kaj Magalhães vizitis Hanojon prepare por UK 2012
Gazetaraj Komunikoj n-ro 395 (2010-09-12)