Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1064 (2022-09-03)
Invitu ĝis la 15-a de septembro KER-sesion kadre de la 10-a Tutmonda Ekzamentago

En la lasta semajnfino de novembro la KER-Ekzamena Centro de UEA kunlabore kun Edukado.net okazigos la 10-an Tutmondan Ekzamentagon pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ĉiuj aliaj estis sukcesaj aranĝoj, kiuj signife kontribuis al tio, ke ĝis nun jam 2558 atestiloj estas disdonitaj al la sukcesintoj, kiuj devenas el 81 landoj: edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj.

La ekzamenoj povos okazi en via urbo, ekz-e en klubo, kondiĉe, ke vi trovos minimume 5 personojn por ajnaj niveloj sume kaj estos disponeblaj ekzamenloko kaj minimume 2, prefere 3 organizantoj. La detalan priskribon de la bazaj kondiĉoj vi povos legi ĉi tie: edukado.net/ekzamenoj/ker/organizantoj.

La ekzamenoj estos je ĉiuj KER-niveloj, B1, B2, C1 kaj eĉ je C2. La KER-Ekzamena Centro de UEA proponas kaj skribajn kaj parolajn ekzamenojn, sed lokoj, kie ankoraŭ ne estis KER-ekzameno, eble unue okazigu nur skribajn partojn, por kiuj ne necesas teknikaĵoj, kiel ekz-e retkonekto. Sciu, ke en la sama tempo eblos trapasi ankaŭ rete ekzamenon, sed nur je C2-nivelo.

UEA aparte kuraĝigas al Landaj Asocioj konsideri partopreni la tutmondan eventon, informadi kaj stimuli la lokajn asociojn kaj klubojn je memstara partopreno aŭ regiona kunlaboro. La paĝo de la jam petitaj sesioj estas ĉiutage aktualigata: edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. La ekzemplo de la brita kaj franca asocioj, nome, ke ili ankaŭ finance subtenas la sukcesajn kandidatojn, estas sekvenda agado. UEA pro tio ilin gratulas.

Peto de sesio eblas ĝis la 15-a de septembro: edukado.net/ekzamenoj/formularo. Poste necesas aligi la kandidatojn. Por tio restos unu monato. La 15-an de oktobro finiĝos la aliĝperiodo, kiam la KER-Ekzamena Centro de UEA kunlabore kun Edukado.net produktos kaj sendos la testojn kaj faros la necesajn teknikajn kontrolojn.

Por pliaj informoj vizitu la KER-ekzamenpgaĝon: https://edukado.net/ekzamenoj/ker. Aŭ skribu al la KER-Ekzamena Centro de UEA: ker-ekzamenoj@.spamaĵo?edukado.net. Informojn kun pli da detaloj oni povas trovi ĉe edukado.net/novajhoj?id=876. Statistikojn ĉe: edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=kandidatoj.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022