Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1062 (2022-08-29)
Paola Cereda: honora prezidanto de la 2-a Interkultura Novelo-Konkurso (INK)

Universala Esperanto-Asocio (UEA), aŭspicianto de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), anoncas, ke la honora prezidanto de la 2-a INK, kies limdato por sendi novelojn estas la 30-a de septembro 2022, estas la itala aŭtoro Paola Cereda.

Paola Cereda naskiĝis en Lombardio, Italio, kaj magistriĝis pri psikologio ĉe la Universitato de Torino. Ŝi specialistiĝis pri homaj rajtoj kaj internacia kunlaboro, vojaĝis kaj laboris en multaj landoj ĝis alveno al Argentino, kie ŝi alproksimiĝis al la komunuma teatro. Hodiaŭ ŝi loĝas denove en Torino kaj okupiĝas pri artaj kaj kulturaj projektoj en la socia kampo. Ŝi gvidas la teatran kompanion AssaiASAI, en kiu aktoras homoj de diversaj aĝoj, originoj kaj kapabloj. Ŝi publikigis plurajn romanojn, kiuj estis rimarkitaj de publiko kaj kritikistoj kaj kiuj distingiĝis en literaturaj konkursoj. Inter ili, ŝia romano "Quella metà di noi" (“Tiu duono de ni”), kiu estis sesa en la Premio Strega 2019, la plej renoma itala literatura honorigo.

Paola Cereda preparis invitfilmon por INK, spekteblan ĉe youtu.be/Um5FwBHPMn4. Malkovru la honoran prezidanton ankaŭ per ŝia instagram-konto: instagram.com/paola_cereda. La ĉi-jara temo de INK estas "nokta vojaĝo". La limdato por konkursi en la 2-a eldono de INK estas la 30-a de septembro 2022. Informojn kaj detalojn pri INK trovu ĉe akademio-literatura.org/ink. La novelaro de la 1-a INK, “Amo, tuso kaj forpaso: homoj kaj kovimo”, estis eldonita de KAVA-PECH kaj aĉeteblos ankaŭ en la libroservo de UEA: katalogo.uea.org. La rezulto de la 2-a INK estos anoncita en la 108-a UK en Torino. Finalistoj aperos en nova libro. Aliĝi al la 108-a UK jam eblas, plej favorpreze ĝis la 31-a de decembro 2022: uk.esperanto.net/2023.

El Gazetaraj Komunikoj

Riĉa scienca programo dum la Virtuala Kongreso, Scienca Konkurso kaj senpaga IKU-libro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1076 (2022-11-10)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 3-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1073 (2022-10-28)

Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1063 (2022-08-30)

Rezulto de la Belartaj Konkursoj 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1053 (2022-08-08)

Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022