Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1057 (2022-08-15)
Deklaro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado

La 859 partoprenantoj - el 57 landoj - de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Montrealo, Kanado, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, traktis la kadran temon “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.” Per teritoria agnosko en la malferma ceremonio de la Kongreso, ni esprimis nian profundan dankon al la diversaj indiĝenaj nacioj, unuavice la ganjenka popolo (Kanien’kehá:ka, Mohawk), kiuj neniam cedis siajn rajtojn je tiu teritorio, kie ni kunvenis.

Per prelegoj, filmoj, diskutrondoj, kaj ankaŭ lingvokurso pri la aniŝinabeka, ni lernis pri la granda diverseco de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj en Nord-Ameriko kaj tutmonde. Ni konstatis, ke indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj kaj biologia diverseco, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Ni krome aŭdis kiel, malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj.

Honore al la komenco de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), nia Kongreso eldonis novan tradukon en Esperanto de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj. Inter la multaj rajtoj agnoskitaj en tiu dokumento, ni aparte atentigas pri Artikolo 13, laŭ kiu “Indiĝenaj popoloj rajtas revivigi, utiligi, evoluigi kaj transdoni al estontaj generacioj siajn historiojn, lingvojn, buŝajn tradiciojn, filozofiojn, skribsistemojn kaj literaturojn, kaj asigni kaj reteni siajn proprajn nomojn por komunumoj, lokoj kaj personoj.” Kiel movado por lingvaj rajtoj, ni esprimas nian fortan subtenon al tiuj principoj.

La parolantoj de Esperanto alte taksas la valoron de kultura kaj lingva diverseco kaj kunlaboras por realigi lingvan demokration en monda skalo. Konforme al tiuj celoj kaj al la informoj kaj ideoj pritraktitaj en ĉi tiu Kongreso, ni deklaras nian solidarecon kaj subtenon al indiĝenaj popoloj en ties streboj por memdetermino, paco, justeco, kaj interkompreniĝo.

El Gazetaraj Komunikoj

12 diplomoj pri Elstara Agado aljuĝitaj en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1058 (2022-08-16)

108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino: aliĝilo, temo, reĝisoro kaj LKK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1056 (2022-08-14)

Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1052 (2022-08-07)

La 44-a Esperantologia Konferenco kaj la 70-jariĝo de CED en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1046 (2022-07-07)

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022