Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1044 (2022-07-03)
Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?

UEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi pretas transpreni iun taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco!

La laboro ne dependas de loko. Vi povas fari ĝin hejme. Nur bona retkonekto kaj komputilo estas bezonata. La loĝlando ne gravas. Ĉu vi ankaŭ pretus vojaĝi (ekzemple por instrui Esperanton)? Bv. aldoni tiun informon en via kandidatiĝa letero.

Bv. verki kandidatiĝan leteron en kiu vi klarigas viajn motivojn. Pri kiuj laboroj kaj taskoj vi speciale interesiĝas? Bv. mencii en la koncerna letero, ĉu vi deziras labori volontule, ĉu vi ŝatus ricevi honorarion (aŭ alían kompenson, ekz-e senkostan membrecon) aŭ ĉu vi nur interesiĝas pri dungo-rilato. Bv. mencii ankaŭ kiom da horoj vi ŝatus labori por UEA semajne.

Ĉu aliaj personoj konas vin kaj povas atesti pri viaj konoj kaj lertoj (povas esti ankaŭ personoj el ekster la Esperanto-movado)? En tiu kazo bv. provizi nin per rekomendletero(j). En la letero estu mencio pri kiuj laboroj vi speciale talentas kaj interesiĝas.

Bv. ankaŭ aldoni vivpriskribon (CV) pri viaj studoj kaj laborhistorio.
Bv. prezenti ĉiujn dokumentojn en pdf-formato kaj alŝuti ilin per la sekva ligilo. Por alŝuto vi bezonas pasvorton. La pasvorto estas la familia nomo de la kreinto de ĉi tiu lingvo (unua litero majuskla Z; resto minuskla) https://login.yoursecurecloud.de/u/d/440626350d7d4989ac22/

Atenton – ĉiu dokumentonomo komence havu vian nomon, ekzemple:
Felikso Kandidatiĝa kaj motivletero
Felikso Subtenletero
Felikso Vivpriskribo (CV)

Bv. sendi etan mesaĝon al jena retpoŝtadreso: helpoporuea@.spamaĵo?gmail.com por konfirmi vian intereson kaj informi kiujn dokumentojn vi alŝutis. Ĉion bv. fari ĝis la 31-a de aŭgusto 2022.

Liston de eblaj taskoj (kompreneble tro por unu kandidato) vi trovas ĉe: https://revuoesperanto.org/laboro

Ĉu vi havas novajn ideojn, kiuj povus helpi al la Esperanto-movado? Kio devus funkcii pli bone? Kion vi povas oferti? Vi povas kunmeti vian postenon laŭ la taskoj kiuj kongruas kun viaj kapabloj, tempo kaj aspiroj. Ni atendas vian kandidatiĝon.
PS: Por iuj specialaj taskoj, ni akceptas ankaŭ ekspertojn, kiuj nur komencis studi Esperanton (aŭ eĉ homojn, kiuj ne regas Esperanton).

El Gazetaraj Komunikoj

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

“Tiu ĉumalofta sufikso -UM”: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 952 (2021-05-15)

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)

UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)

UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 752 (2018-08-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022