Al la individuaj membroj, landaj asocioj kaj fakaj asocioj de Universala Esperanto-Asocio la Elekta Komisiono de UEA informas:
Kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, okazonta de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, la Komitato de UEA elektos novan estraron kaj ankaŭ aliajn ofichavantojn. Laŭ la elekta regularo de UEA la Elekta Komisiono “anoncas publike [...], invitas, ricevas kaj registras kandidatigojn” por “komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj” kaj “kontrolas ilian validecon”.
Rimarku, ke la sama regularo detaligas, ke por la elektoj de komitatanoj C kaj estraranoj validas “nur motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo) de la kandidato.” Interesitoj sendu la bezonatajn dokumentojn kune antaŭ la 15-a de majo 2022 al almenaŭ unu el la membroj de la Elekta Komisiono:
Hans Becklin:
Staĝado ĉe Unuiĝintaj Nacioj: informo de la Novjorka Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1011 (2022-01-23)
Koncerto Nokta ŝoforo: jarfina donaco al membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 997 (2021-11-23)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 991 (2021-10-23)
Nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof. Marco Lucchesi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 972 (2021-08-09)