Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE)
Fondita en 1961, kunlaboranta kun UEA ekde 1978
Celoj:La celoj de la asocio estas: Esti ligilo inter esperantistaj naturistoj, ĉefe danke al la asocia bulteno, kaj disponigi al ili oportunecon renkonti kaj ĝoji komunajn aktivecojn kun aliaj esperantistaj naturistoj; subteni naturistajn valorojn: « naturismo estas maniero vivi harmonie kun naturo, esprimita per socia nudeco, rilatanta kun memrespekto, toleremo de malsamaj opinioj kaj respekto de la medio » (laŭ la difino de INF-FNI); subteni esperantistajn valorojn: labori por paco tra la mondo danke al Esperanto, komuna neŭtrala lingvo kiu inkluzivas respekton por ĉiuj individuoj kaj kulturoj, subtenon al homaj rajtoj kaj rajto por kultura diverseco; helpi la disvastigon de naturistaj valoroj kaj praktiko inter ĉiuj esperantistoj, helpi la disvastigon de esperantistaj valoroj kaj praktiko inter ĉiuj naturistoj.