MB: Membro Baza, kun reta aliro al UEA-servoj: reta revuo Esperanto, Delegita Reto (reta jarlibro). TEJO-aĝaj membroj (ĝis inkluzive 35 jarojn je la komenco de la jaro) aldone ricevas retan revuon Kontakto. MA: Membro-Abonanto: kiel MB plus la revuo Esperanto (surpapera). TEJO-aĝaj membroj ricevas aldone revuon Kontakto papere. SA: Simpla abono al la revuo Esperanto, sen membreco en UEA. KTO: Abono al la revuo Kontakto, sen membreco en UEA/TEJO. SZ: Kotizo por Societo Zamenhof: mecenata kategorio (aldoniĝas al alia kotizo; ne inkluzivas membrecon en UEA). PT: Patrono de TEJO: pagas la kotizon de por subteni TEJO-n (ne
inkluzivas membrecon); ricevas la revuon Kontakto kaj aliajn eldonaĵojn de TEJO. MB(-50%): Baza Membreco kun TEJO-rabato (membro estas 20—25-jara je la komenco de la kotizata jaro). MB(-75%): Baza Membreco kun TEJO-rabato (membro ne estas pli aĝa ol 19 jaroj je la komenco de la kotizata jaro).