La formularo helpas al ekzistantaj subtenatoj de Fondaĵo Canuto prezenti peton por daŭrigo de la membreco en Universala Esperanto-Asocio en 2022.
Ekde 2015 la Asocio petas al subtenatoj montri ĉiujare signon pri sia aktivado kaj deziro je plua subteno.
Se oni ne havas eblecon plenigi la formularon, papera respondilo estas petebla de la CO de UEA (la poŝta adreso kaj la telefonnumero estas en la flanka menuo).