Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1043 (2022-06-21)
Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko

Tutmonda Arbo-Plantado (TAP) estas kampanjo de UEA komenciĝinta fine de 2020 kun la celo plantigi minimume 1000 arbojn ĝis 2030 en ĉiuj kontinentoj. TAP ekis okaze de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj ĝia celo ligiĝas al la Tagordo 2030 de UN rilate la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo. Pri TAP aperis artikoloj en la revuo Esperanto, oficiala partnero de la kampanjo, kaj raporto pri la unua jaro 2021 (ĉiuj estas kuraĝigataj legi ĝin): https://uea.org/l/teko/komitataj/Tutmonda_Arbo-Plantado_Raporto_2021.pdf.

En 2021 jam ĉ. 700 arboj estis plantitaj de esperantistoj kaj amikoj kadre de TAP. Pri la kampanjo okazis interŝanĝoj kun aktivuloj de ILEI, AVE, la Esperanto-urbo Herzberg am Harz kaj esperantistoj tutmonde. En 2022 TAP havas la celon daŭre kunlabori kun individuoj, sed ankaŭ kun grupoj, kiuj potencialigas la atingojn de la kampanjo. Se vi mem plantis arbojn, sciigu la organizantojn de la kampanjo (detalojn ĉe la raporto). Se vi povas donaci por plantigi arbojn, viaj donacoj bonvenas al la Fondaĵo Klimato: uea.org/alighoj/donacoj/co2.

Aparte urĝas donacoj por ke oni profitu la plantad-sezonon, kiu jam komenciĝis. En 2022 unu el la fokusoj de TAP estas la kunlaboro kun la Asocio de Terkultivistoj Esperantistaj (ATE), kiu plantigos fruktarbojn en Benino. Donacoj al la Fondaĵo Klimato de inter 328 kaj 550 EUR ebligos plantadon de tuta hektaro en la lando. Laŭplane oni plantos anakardiujojn (akaĵuarbojn), avokadujojn, oranĝujojn kaj palmarbojn kaj la plantitaj hektaroj nomiĝos Esperanto-bienetoj. Lokanoj estas enplektitaj en la plantado. Ĉar temas pri fruktarboj, la plantitaj hektaroj havos ankaŭ ekonomian gravecon, donante aldonan valoron al la signifo de Esperanto por la loka komunumo.

Aldone al la kunlaboro kun ATE, daŭre estos kunlaboro kun la Centro por Interpretado de la Naturo (Kanado), la Internacia Esperanto-Arbaro (Ĉinio) kaj la Arbara Servo de la Departamento de Agrikulturo (Usono). Krome, UEA kontaktos neesperantistajn NRO-ojn kiel la germanan Atmosfair kaj la brazilan SOS Mata Atlântica por kunlaboroj. La celo de la Fondaĵo Klimato estas akiri minimume 2000 EUR por uzo dum la jaro 2022. Bv. donaci por tio: uea.org/alighoj/donacoj/co2, por ke ankaŭ la Esperanto-movado kontribuu al la daŭripova evoluigo en nia planedo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1043a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022