Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1065 (2022-09-05)
Partoprenu en Duolingo-kunvenoj: nova agado de UEA kaj TEJO

Duolingo havas eblecon, kiun malmulte da homoj konas: la retajn kunvenojn. Se vi lernas Esperanton per Duolingo kaj volas plibonigi vian kapablon paroli en la lingvo, profitu de tiu ĉi nova agado de UEA kaj TEJO: ni okazigos paroligajn renkontiĝojn per la sistemo de Duolingo, en kiuj vi povos partopreni ĉiusemajne kaj babili pri malsamaj temoj kun aliaj Esperantistoj el diversaj landoj. Se vi bone parolas Esperanton, sin proponu por helpi kungvidi la babilkunsidojn en Duolingo.

La paroligaj kunsidoj daŭros 30 minutojn kaj okazos per Zoom. Vi povas kontroli la eblecojn ĉe classes.duolingo.com. La nomo de niaj kunvenoj estas "Babilu kun amikemaj esperantistoj" kaj dum 10 sinsekvaj semajnoj estas planataj kunvenoj, kiuj komenciĝos la 12-an de septembro. Ĉiuj, kiuj partoprenas en tia sesio, ricevas 250 poentojn per la sistemo de Duolingo! Aldone estas diversaj aliaj kunvenoj por lernantoj de Esperanto, kiel la lecionoj pri gramatiko gvidataj de Anna Lowenstein nome de la Londona Esperanto-klubo (tiuj okazas en la angla) kaj multaj aliaj. La lecionoj de la klubo ligiĝas al alia grava agado lanĉita ankaŭ ĉi-monate: la retaj Esperanto-kursoj por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1): londonaesperantoklubo.com/OnlineEsperantoCourses.html.

Se vi jam parolas Esperanton flue kaj volas kunlabori kun la kunvenoj "Babilu kun amikemaj esperantistoj", kontaktu la komisiiton de UEA kaj TEJO pri tiu reta agado, Karina Oliveira, per la retadreso kgsoliveira@.spamaĵo?gmail.com aŭ per Telegramo (@librulino). La kunlaborantoj devos nur veni kaj respondeci dum 20 minutoj pri paroligo de la lernantoj en malgrandaj grupoj laŭ la rimedoj de Zoom. Karina zorgos pri ĉio teknike kaj enhave.

Se vi volas subteni la agadon pri membrovarbado de UEA kaj TEJO, vi bonvenas donaci al Fondaĵo Canuto: uea.org/alighoj/donacoj/canuto. Tio subtenos la aliĝon de komencantoj en UEA kaj TEJO.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1065a1

El Gazetaraj Komunikoj

La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2022-2025)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1075 (2022-11-03)

19-an de oktobro 2022: “De ideo al agado”, enkonduka seminario pri la eduka programo Erasmus+
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1069 (2022-10-18)

Nova Estraro de UEA (2022-2025): estraraj fakoj dividitaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1060 (2022-08-21)

12 diplomoj pri Elstara Agado aljuĝitaj en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1058 (2022-08-16)

Koncerto "Nova Sento" dum la UK 2022: malferma al la publiko kaj vive elsendota
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1054 (2022-08-09)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022