Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1048 (2022-07-18)
Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas

La Kongresa Libro (KL) estas tradicia presaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu ankaŭ inspiras aliajn Esperanto-eventojn. Krom gravaj salutmesaĝoj kaj aldonaj informoj al tiuj antaŭe aperintaj en la Dua Bulteno, ĝi entenas la programon de la UK, kaj per ĝi kongresanoj povas organizi kiel ili planas ĝui la kongreson. Normale la Kongresa Libro haveblas nur papere kaj kongresanoj ĝin ekhavas nur surloke, kiam registrante sin ĉe akceptejo kaj prenante sian kongresan sakon.

En 2022 la Kongresa Fako de UEA, nuntempe ĉefreprezentata de la triopo Dorota Rodzianko, Sonja Zaretskaia kaj Petro Baláž, proponas du novaĵojn. Post pretigo de la presata Kongresa Libro (al kiu enorme kontribuis la Loka Kongresa Komitato/LKK, la Estraro de UEA kaj aliaj kolegoj – ne nur en UEA, sed ankaŭ en E@I), la Kongresa Fako preparis por ni ankaŭ la ciferecan Kongresan Libron, ekskluzivan version publike konsulteblan en 2 formatoj (kiel PDF, por elŝuto, kaj rete, por foliumo) ĉe uea.org/kongresoj/UK.

En la Kongresa Libro de la 107-a UK vi trovas interalie la salutmesaĝojn de la Alta Protektanto kaj de la Urbestrino de Montrealo; la konsiston de la Honora Komitato de la UK, Estraro de UEA, Centra Oficejo, Kongresa Fako, LKK; utilajn informojn pri Montrealo, la kongresejo, la kongresaj salonoj kaj la UK-funkciado; krom la programo, laŭtage, tabele kaj laŭ alfabeta listo de programeroj. Aldone, ĉi-jare unuafoje funkcios ankaŭ la “Kongresa Apo” (KA). Per tiu apo kongresanoj kaj la interesata publiko ĝenerale povas per sia poŝtelefono kaj retumile konsulti la programon, marki siajn deziratajn partopreneblojn, kontroli mapojn kaj gravajn anoncojn, vidi la liston de partoprenantoj kaj kun ili babili! Temas pri tre bonvena akiraĵo por la UK, alirebla ĉe uk2022.glideapp.io (por aliri necesas informi retpoŝtadreson, al kiu estos sendata alirkodo - se ĝi ne alvenas en vian enirkeston, bv. kontroli ankaŭ vian spamujon).

Se vi venos al Montrealo, rigardu jam nun, kia programo atendas vin. Se vi ne povos veni, ĉiel ajn bonvenu kontroli, kia bunta estas la programo dum UK kaj esperinde tio inspiros vin aliĝi al la venontjara UK en Torino, Italio! Krom la apero de la cifereca KL kaj de la KA, alia novaĵo estas, ke la reta aliĝilo (antaŭe fermita ĉ. la 15-an de majo) daŭre funkcias: uea.org/kongresoj/alighilo. Do ankoraŭ estas tempo aliĝi kaj donaci al la UK. Eĉ se vi ne venos, via subteno al la laboroj de la LKK estas pli ol bonvena kaj aprezata. La Estraro de UEA dankas al la Kongresa Fako pro la diligenta sindediĉo por la okazigo de la UK kaj aparte dankas al la LKK, pro la brava laborado por nia renkontiĝo en Montrealo. Ĉio iras bone!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1048a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022